EFGP 3-a Kongreso, Berlino 17-19 de majo 2002
Akceptita rezolucio

Endanĝerigitaj lingvoj

Konsiderante ke "dum la venontaj 100 jaroj 90 elcentoj de la lingvoj en
la mondo estos malaperintaj aŭ preskaŭ malaperintaj", kiel avertis
centoj da lingvistoj okaze de la 21-a kunsido de la Rega Konsilantaro de
UNEP (Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Hommedio);

Observante ke "almenaŭ 3 000 el 6 000 lingvoj estas endanĝerigitaj,
grave endanĝerigitaj aŭ mortantaj en multaj mondopartoj", kiel
agnoskis UNESKO mem dum la lasta Internacia Tago de la Patrina Lingvo
kaj ke, laŭ la Ruĝa Libro de UNESKO pri Endanĝerigitaj Lingvoj,
preskaŭ 60% de la eŭropaj lingvoj estas rekte endanĝerigitaj;

Konsiderante ĉi-rilate ke UNESKO mem, en la rezolucio pri plurlingveca
eduko kiun akceptis la 30-a ĝenerala Konferenco, avertis "pri la
aktuala minaco je lingva diverseco kiun kaŭzas la tutmondiĝo de
komunikado kaj la emo uzi ununuran lingvon, riskante la almarĝenigon de
la aliaj grandaj lingvoj de la mondo, aŭ eĉ kaŭzante la malaperon de
la malpli uzataj lingvoj, interalie regionaj lingvoj.";

Rememorigante ke Klaus Toepfer, la Administra Direktoro de UNEP,
emfazis ke perdi lingvon kaj ĝian kulturan kuntekston similas bruligi
unikan faklibron pri la natura mondo: "se ĉi tiuj kulturoj malaperos,
ili kaj ilia intima interrilato kun la naturo estos perditaj por ĉiam",
kaj Atentigante ke laŭ la oficiala organo de UNESKO, "el la
endanĝerigitaj plantaj kaj bestaj specioj de la mondo hodiaŭ, multajn
konas sole iuj popoloj kies lingvoj estas formortantaj. Mortante, ili
forprenas kun si ĉiujn tradiciajn sciojn pri la ekologio. En 1992 la
Pintokunveno Tergloba de Rio starigis mekanismon por malhelpi
malpliiĝintan biodiversecon. Jam nun venis la tempo por pintokonferenco
de Rio por pritrakti lingvojn" (UNESKO-Kuriero , Aprilo 2000);

Konsciante, ke en la Raporto de la Koncilio de Eŭropo "La diverseco de
lingvoj en la edukaj sistemoj de Membroŝtatoj" [pri enketo?] farita en
37 landoj, "oni konstatas tion, ke [nuntempe] en preskaŭ 4 landoj el 5,
unu lingvo estas lernata fare de nombro da lernantoj pli multa ol la
totala nombro da lernantoj kiuj lernas ĉiujn aliajn lingvojn", kaj

Rememorante ke la Itala Ministrejo de Eduko, en la cirkulero
126/10-04-95 priskribis per la sekvantaj vortoj la tiel nomitan
Paderbornan metodon por la instruado de fremdaj lingvoj: "la
lingvoinstrua kvalito de la internacia lingvo montriĝas tre interesa
(...): funkcianta kiel "lingva modelo," "mezurunuo" de lingvoj - por
esti klara - lernite antaŭ iu alia fremda lingvo, ĝi faciligas -
ŝparante tempon - la postan studadon de aliaj lingvoj" kaj deklaris ke
"prepara studado de Esperanto estigis 25% plibonigon en alproprigo de
la rusa lingvo, 30% por la germana, 40% por la angla, kaj eĉ 50% por la
franca";

Rememorante ke la rezolucio, prezentita okaze de la Dua Kongreso de la
Federacio, subtenanta "la starigon interne de la Eŭropa Parlamento de
Komisiono por studi la diversajn solvojn de la problemo pri kiel parigi
la sekurigon de la lingva ekologia sistemo kun ekonomia kaj demokratia
komunikado, ne forlasante la hipotezon de adopto de Esperanto kiel
eŭropa federacia lingvo", rezolucio kiun aprobis la Konsilantaro;

Asertas ke la anoncita malapero de 90% de la lingva heredaĵo de la
homaro ne nur estas kultura katastrofo sed ankaŭ ekologia katastrofo
kaj tial plene reprezentas krizon ekologian ;

Invitas al la Koncilio de Eŭropo, la Eŭropa Komisiono kaj la eŭropaj
registaroj, ĉu aŭ ĉu ne membroj de la Eŭropa Unio, kunvoki kiel
eble plej baldaŭ unuan interregistraran Konferencon pri la stato de la
lingva ekologia sistemo de Eŭropo, kunlabore kun la civila socio, kaj
precipe kun la eŭropa kaj translandaj partioj, asocioj kaj Neregistaraj
Organizoj.

Instigas al ĉiu membropartio, la verdaj naciaj kaj eŭropaj Deputitoj
kaj la verdaj ministroj ke ili subtenu tian Konferencon, kaj ankaŭ
subtenu la starigon de Eŭropa Lingva Observatorio kiu konfirmu kaj
kontrolu tiom, kiom la eŭropaj lingvoj pereas - kaj precipe la malpli
disvastiĝintaj - en la lernejoj, en la socio kaj en la amaskomunikiloj.

Invitas al ĉiu membropartio, kaj interne de ili, al la Deputitoj en la
nacia aŭ en la Eŭropa Parlamento kaj la membroj de aliaj regaj
instancoj, kaj ankaŭ la verdaj ministroj, disvastigi al la Ministro de
Eduko - kaj al la aliaj koncernaj institucioj - de sia lando la enhavon
de la itala cirkulero kaj subteni eŭropan eksperimentadon kaj konfirmon
grandskalajn de la Paderborna metodo.

****************************************************************
EŬROPA FEDERACIO DE VERDAJ PARTIOJ
Europa Parlamento - ĉambro PHS 2C85
rue Wiertz, 1047 Bruselo, Belgio
tel: 32 2 284 51 35, telefaksilo : 32 2 284 91 35
http://www.europeangreens.org