|
Eugen Kumičić naskiĝis en istria urbeto Berseč, vid-al-vide de insulo Cres, la 11-an de januaro en 1850. jaro deveninte el familio de malriĉaj navigistoj. Li mortis en Zagrebo la 13-an de majo 1904.
La elementan lernejon li finis en sia naskiĝurbo, la liceon en Rijeka. Poste li ekiris en Vienon por studi medicinon, sed li registriĝis en filozofia fakultato. Finstudinte historion kaj geografion li postenis kiel instruisto en Split kaj Zagreb. Post nelonge li forlasis tion kaj dediĉis sin nur al literaturo kaj politiko. En lia dudek naŭa jaro aperis lia unua rakonto "Kazo". Poste aperadis preskaŭ ĉiujare po unu verko. Sekve: "Olga kaj Lina" (1881), "La bazilio de Jelka" (1881), "Mirigitaj nuptofestantoj" (1883), "Sinjorino Sabina" (1884), "Orfino" (1885), "Sub la fusilo" (1886). Poste sekvas liaj historiaj romanoj: "La konspiro de Zrinski-Frankopan" (1892-93), "La reĝino Lepa aŭ la pereo de la kroatuja reĝeco" (1902). Aperiĝis ankaŭ tri dramoj: "La fratinoj", "Familia sekreto" kaj "Petar Zrinski".
Eŭgen Kumiĉiĉ kutimis uzi ankaŭ pseŭdonimon Jenio Sisolski (Eŭgenio de Sisola), laŭ la monto Sisola apud lia naskiĝurbeto. Dum sia studperiodo en Parizo li spertis grandan influon de la fama franca naturalisma literaturisto Emil Zola. Li klopodis enkonduki en la kroatian literaturon noton de realismo, kvankam li sukcesis tion nur parte, ĉar liaj verkoj pleje enhavis romantisman kaj patriotisman ecojn. Li estis pli ekzaltita per fabulo kaj pri ĝia fidela priskribo ol pri la furora realismo kiu sentiĝas nur malofte en liaj verkoj.
La patriotismecon li akiris spertinte hegemonismon de fremdaj nacioj kaj ŝtatpotencoj kaj iliaj lakejoj kontraŭ la humiligata, suferanta kroata popolo en sia propra lando, sed samtempe rezistema kaj digna. Per la priskriboj pri Istrio li emfazis mentalecon de ĝia bonkora, malklera kaj honesta popolo, kiun oni ruze prirabis.
S. R.