|
SURPRIZITAJ
NUPTOFESTANTOJ
En la paroĥa preĝejo de Luĉica la maljuna pastro don Jure Ratkoviĉ legis mallaŭtan diservon. Al li respondadis malforta, malsupren fleksita maljunuleto, la pedelo Fran. Estis antaŭkristnaska sezono. Forta vento, furioza tempesto muĝis kaj knaris ĉirkaŭ la preĝejo. La pastro kaj la pedelo rigardis al la vitroj de la altaj fenestroj apud la altaro, kiuj tremis kaj skuiĝis pro la vento. Jam tagiĝis. La palaj flamoj de la vakskandeloj sur la altaro senĉese tremetas. Frosta aero cirkulas en la malgranda preĝejo, kaj humida malvarmo leviĝadas de sur la pavimita, frotita planko. En la preĝejo troviĝas kelkaj kriptoj, kaj sur ĝiaj ŝtonaj kovriloj estas ĉizitaj mortintokranioj kaj sub ili longecaj fort-artikaj ostoj. Ĉi tiuj ostoj certe prezentas brakojn de mortinto. La piedoj de piaj Luĉicanoj forfrotis ankaŭ la ŝtonajn kovrilojn kaj la ĉizitajn kraniojn kaj la ostojn.
Al la meso venis kelkaj virinoj kiuj surgenuis sen ia ordo en la nigriĝintaj kaj vermotruaj benkoj. Iom for de la virinoj en unu angulo genuis maljunulo, envolvita en varman kaj longan vintran surtuton. La alta kolumo de la mantelo, en kiun la tuta homo sintiriĝis, estis levita. Nur la verto de la griza kapo videblis. Li mallevis ĝin sur la brakojn, kiujn li metis sur la benkon antaŭ si, ŝovinte unu manon en vastan manikon de la alia.
Jam pasis kelkaj minutoj depost kiam la sonorilo ektintis signante la komencon de la meso, la pastro jam kelkfoje turnis sin ĉe la altaro, kaj ade iu virino haste eniras la preĝejon. Iu maljunulino ne fermis la pordon tuj post si, la malvarma frapo de la vento envadis la preĝejon kaj trafis la kalvan pikilforman kapon de la maljuna sonorigisto.
-Baptanino, ĉu vi hejme ne havas pordon? Ĉu decas veni en la preĝejon nun? Estas jam la epistola momento! - ekmurmuris la sonorigisto, turnante sin al la virino kiu forgesis fermi la pordon.
-Fran, mallaŭte, mallaŭte! La pastro flustrante admonis la sonorigiston.
Ankaŭ la maljunulo en la dika mantelo koleris pro la virino kaj murmurante skuis sian kapon.
Kiam la ventobruo ĉesis, aŭdeblis mallaŭta legado de la pastro, flustrado de la preĝantaj maljunulinoj kaj lanta trenado de la vasta sonorigista piedvesto el dika ŝtofo. Ili estas iaspecaj pantofloj.
La meso finiĝis, kaj la frosta aero forpelis la homojn el la preĝejo, kaj do ili pli rapide ol kutime disiĝis malaperante en la etaj kurbaj stratoj.
Kiam la pastro venis en la sakristion, li senvestis sin kaj spirblovinte en la manojn, diris:
-Malvarme, malvarme kara Fran!
-Kion fari kontraŭ tio, sinjoro! Nenio stranga, ja Kristnasko estos post kelkaj tagoj. Ĉio en sia propra tempo! - kuraĝigis sin la maljunuleto vagante tra la sakristio.
-Fran, mi dirus, ke vi iomete tremas!
-Mi... mi, sinjoro? Ĝis kiam la benita akvo en la aspergilo ne glaciiĝas, ĝis tiam Fran vintron ne konas! Alispecan vintron mi trasuferis en Odesa - mansvingis Fran kaj eklulis sin sur siaj kruroj.
-He, ho! sesdek jaroj estas jam for! Tiam alia sango fluis en viaj vejnoj.
-Sinjoro, vi ne konas malbonon! - ekskuis la ŝultrojn la sonorigisto, rememorante pri siaj junaĝaj jaroj, kiujn li travivis surmare.
-Nu, nu, Fran, ankaŭ mi iom trasuferis! - asertis la pastro kaj tuj daŭrigis: - Hodiaŭ la maljuna Tomo povas doni al vi du glasetojn da brando...
-Bona homo! He, facile al li!
-Ĉu Tomo ĉeestis la meson? Mi eksciis, ke li iom malsanas,
-Kio damaĝas lin? Li tenacas kiel vera siliko! Ŝajnas ke li estas almenaŭ dek jarojn pli juna ol mi. Jes, jes vera siliko! Ja mi konjektas, ke nin ne forpelos mortigulo; oni devos mortigi nin per maleo. Se mi tiel bonfartus kiel Tomo, mi ĝisvivus la centan jaron! - findiris Fran spirblovante en siajn manojn.
La paroĥestro poste foriris hejmen, dum la pedelo ferminte la pordojn, fortrenis sin malantaŭ la preĝejon por vidi, kiel aspektas la maro.
Sur la orienta bordo de Istrio, sur alta klifo, sur tenaca roko, kiu el la maro vertikale leviĝas, ariĝis ĝis ĉirkaŭ kvindek domoj de la urbeto Luĉica. La urbeto situas super la maro kvarcent futojn alte. Ĝia bordo ravigas ĉies okulon per sia sovaĝa kaj trista beleco. Ĝi la tuta estas kruta, nur kelkloke alirebla. La rokan deklivon sekvas kalva klifo, mistera plantaro intime verdas ĝis la posta promontoro, kiu etendis sin en la maron kvazaŭ malglata langego. Malantaŭ la promontoro malfermiĝas malviva golfo, kaj sub la grandegaj krutaĵoj blankas fajna sablo sur la malprofunda strando. El la tenebra maro, malantaŭ la interrokaĵo leviĝas teruraj striitaj elstarantaj klifoj kaj malglataj ŝtontraboj, sur kiuj kaŭras korvoj kaj grizaj kolomboj. Ĝuste super la marnivelo gapas mallumaj aperturoj de humidaj kavernoj al la golfeto. Dumtajde la akvo transverŝas sin muĝe bruante. Fore de la maro verdas maloftaj arbaretoj; malaltaj piceoj videbletas el inter la gruzo kaj ŝtonaro. Inter la ŝtonbaraĵoj ŝovas sin el la ŝtonaro unuopaj olivarboj, ie-ie ankaŭ ope. La flavaj riveretoj, trafosintaj al si flueojn inter la rokoj de la kalvaj klifoj, krute malsupreniĝas en la maron, dividante unu rokon de la alia, kiuj aspektas kvazaŭ nigraj fortikaĵoj, se oni nokte observas ilin de sur la maro. Ĉiu rivereto dumsomere senakviĝas.
La bordo de Luĉica aspektas grandioze kaj tristece. Se oni admiras ĝin, sidante fore en barko, oni ne povas perokule sufiĉe ĝui pro la teruraj klifegoj. La grizaj kaj akraj krutaĵoj ne povas la koron ĝojigi, nek vigligi, nek mildigi. Se oni rigardas ilin dum ili kviete en la maro speguliĝas, la animo trankvilas, la koro batas pli lante, dolĉaj kaj sensonaj sentoj enfluas la bruston, kaj la okulrigardo malleviĝas laŭ la krutaĵoj al la ravaj profundoj, kie rebrilas la lazura ĉielvolbo. La maro prezentas sin kiel nemezurebla senfino, samkiel la ĉielo mem. Observante la tenebrajn ŝtontrabojn kaj rokojn, kiel ili longiĝas kaj malaperas en la senfinon sub la nigra barketo, la penso mergiĝas pli kaj pli profunden, ĝis kiam ĝi subite ĉesas animtreme... La fiŝo klupeo ekplaŭdis sur la kvieta supraĵo, oni ektremetas, la spirito kursvingiĝas en la malvarmajn profundojn, iu timo ekokupas la koron, ĉar oni opinias, ke ĉio ĉirkaŭa estas sorĉita ĝiseterne, ke nenie ekzistas vivo. La okulo ankoraŭ vagas en la bluaj profundoj; sed kiam oni rimarkas aron da mevoj, kaj kiam oni aŭdas super la kapo susuron de la flugiloj, ilian ĉirpon, oni ekobservas la ĉielon sekvante la flugon de la liberaj mevoj, oni enluliĝas en sentimentalajn pensojn...
Spirante tiun prispicitan kaj salecan odoron de la marakvo, oni pensas tute pri nenio...
Ĉe la norda flanko de la urbo Luĉica staras la malnova paroĥa preĝejo inter la maristaj domoj kaj la duone ruiniĝinta murego, kiu estas for de la preĝejo je kvino da paŝoj. Ĉi tiu, per la hedero ĉirkaŭkreskita murego, per kiu en la antikvaj tempoj estis ĉirkaŭbarita la tuta Luĉica, nun leviĝas nur ĉe la norda flanko. En la fendiĝinta murego troviĝas pluraj breĉoj kaj truoj, kie la tempesto grincas kiel serpento en fendaĵo. Se oni ŝovas la kapon en iun de tiuj breĉoj, oni povas vidi preskaŭ la tutan golfon de Rijeka kaj la ŝtonozajn kaj per tempesto razitajn montojn, kiuj etendas sin de Uĉka ĝis Senj.
La sonorigisto Fran, lulante sin sur la feblaj kaj kurbaj kruroj, venis ĝis tiuj breĉoj; sed enŝovinte sian pikilforman kapon en iun el ili, li tuj retiris ĝin. La malvarma kaj furioza frapo de la vento fermigis liajn okulojn. Muĝante kaj fajfante la tempesto ĵetadas sablon kaj polvon de sur la rando de la murego. Ĝi roras tra la mallarĝaj breĉoj kaj ululas tra la truoj. Ĝi tremigas kaj skuigas la oldan hederon kaj kirlas la balaaĵon en la anguloj de malvasta strateto. La sonorigisto, tenante sian bluan nazon, klopodas ĵeti rigardon al la maro. Li volas vidi, ĉu malfeliĉe iu boato en la golfo troviĝas; sed la vento akre pikas la vizaĝon kaj senkompate frapas la palpebrojn. Jen li enŝovas la kapon en la truon, jen li haste eltiras ĝin. La razitaj kaj sulkigitaj vangoj nigriĝis violkolore pro la malvarmo; la mallarĝaj lipoj, turnitaj en la buŝon trans la sendenta makzelo kuntiriĝis eĉ pli, kaj la elstaranta mentono etendas sin en la venton kvazaŭ intencanta trahaki kaj malfortigi ĝin. La sonorigisto havas longan kolon, kaj kiam li entiras ĝin inter siajn ŝultrojn, la olda nigriĝinta haŭto faldiĝas kaj sulkiĝas kiel ĉe la kolo de testudo, kiam ĝi retiras la kapon sub sian kirason.
La suno jam iomete leviĝis super la insulon Krk. La oraj strioj disverŝiĝas super la kirlantan akvon kiu fumas kaj blankas kiel delikata neĝo, fluganta sagorapide super la ondoj. Nur ie-ie vidiĝas ŝaŭmantaj ondegoj ruliĝantaj al la bordo de Istrio.
La sonorigisto ripete rigardas al la maro kunpremante siajn palpebrojn. Nun ŝajnis aperi io en la fumo de furiozaj ondoj; sed tio ne estis blanka sed iom pli griza, kiel tolo, kiel malseka velo. Fran ankoraŭ pli streĉis siajn larmajn okulojn al la malgranda velo kaj io nigriĝis en la mara kremo. Tio estas boato, tio estas ĝia trunko, tio estas ĝiaj nigraj flankoj, kiuj montras sin leviĝantaj sur la ondoj, kiuj malaperas en salajn verdecajn abismojn. La sonorigisto kompatas la malfeliĉulojn en la barko. Ja kie ili povas savi sin, kie ili povas albordiĝi sub tiaj egaj klifoj?
La maljuna Fran nun fortrenis sin, haste lulante, al Tomo Bariloviĉ, al la riĉa negocisto, por sciigi, kion li vidis surmare, kaj por trinki glaseton da brando. La domo de la negocisto staras proksime de la preĝejo.
La maljuna Tomo, sidante apud la fajrejo sur malalta benketo, varmigas siajn manojn ĉe la granda flamo, kiu alten krakas inter du aŭ tri grandaj potoj. La plenpufaj, glataj kaj ruĝaj vangoj malverigas la fakton, ke la maljunulon premas sepdeko da jaroj. Lia edzino Tonka, maljunulino kun malgranda kaj rekta staturo, aranĝas potojn ĉirkaŭ la fajro kaj koleras pro la fumo en la kuirejo.
-Bonan matenon! - ekmurmuris la sonorigisto, balanciĝinte en la kuirejon. Lia buŝo moviĝis kvazaŭ maĉanta ion.
-Burasko, burasko, kara Fran! Verdire, mi ĉinokte sentis malvarmon je du litkovriloj pli ol hieraŭ. Oldulinjo, donu al li glaseton da brando; ĉu vi ne vidas, ke li komplete kuntiriĝis pro la malvarmo? - diris Tomo al sia edzino.
-Mi estas sufiĉe maljuna, sed tia tempesto ankoraŭ ne muĝis, nek tondris en la kamentubo kiel nun. Al diablo, ĉi fumo; ĝi elmordos miajn okulojn! Fran ĉu vi ŝatus iun sekan figon antaŭ la brando; ni havas ilin, dankon al Dio, ankoraŭ du plenajn kestojn - fanfaronis Tonka.
-Vi havas ĉion, ĉion, kara baptanjo, sed kia utilo de figoj, ĉar mi ne havas dentojn - plendis Fran, montrante perfingre sian sendentan makzelon.
-Maljunaj, jes maljunaj ni estas jam, kara Fran! - kapjesas Tonka.
- Kiom ajn ni estas maljunaj, tian tempeston ni ne travivis ankoraŭ. Ĝi tiel disflamis, ke la maro bolas, ĝi tondras kaj tremas, kvazaŭ ĝi detruos la kampanilon. ĵus mi venis el depost la kirko; io malbona okazas, velo vidiĝas en la maro.
-Ĉu, pro Dio! Dum tia vetero! - miras Tomo.
-Ho diaj homoj, ĉu ili havas prudenton! Ja, ĉu estas saĝe eliri el haveno dum tia vetero! - lamentas Tonka, frotante siajn okulojn pro la fumo.
-Certe ili estis kaptitaj surmare. Malbono, ho malbono trafis ilin! - balbutas la sonorigisto.
-Ve al ĉiu, kiu hodiaŭ ne estas sub sia tegmento! - vespiras Tonka.
-Fran, vi certe trompiĝis, tio nur ŝajnis al vi - rimarkis Tomo.
-Kunprenu la lornon, baptano, kaj ni ekiru, ke vi konvinkiĝu - rediris Fran, rigardante la manojn de la baptanino, kiu portas botelon kun la brando.
-Mi ja diris, mi jam vespere diris, kiam komencis muĝi, ke la tempesto ne pasos sen akcidento. Dio scias, kion signifas ĉi tiu vento!
-Rakontis al mi la Italo, kiu riparas malnovajn ombrelojn en la kabano ĉe la kirko, ke rabistoj ie super Bakar, tie malantaŭ la montaro, mortigis kelkajn homojn. He, kiu vagas ĉirkaŭ la mondo, tiu scias ĉiaĵojn! - murmuras Fran.
-Jes pro tio venis la tempesto! Nu prenu nun, Fran tenu, varmigu vian koron. Kion alie? Ni maljunaj estas, maljunaj - Tonka balancis sian kapon.
La sonorigisto prenis la glaseton de la brando en sian magran kaj kvazaŭ malnova vakso flavan manon, viŝis la buŝon per la mandorso de la alia, ekridetis al la glaseto, ekpalpebrumis kaj fortrinkis; kaj luliĝinte tutkorpe, skuante la kapon, eldiris trans la makzelo.
-Kvazaŭ fajro!
-Ĝi estas antaŭpasintjara, Fran! Pli bona ne ekzistas de Pula ĝis Rijeka! - laŭdas sin Tomo malsuprenirinte de sur la kameno.
-En tiu momento haste venis al la sojlo de la kuirejo junulo stature malalta kaj tenaca.
-Kio okazis, Antonio? - demandas Tomo la junulon.
-Barko surmare - respondis Antonio basvoĉe, daŭre starante sur la sojlo kaj kructenante fortajn brakojn antaŭ la larĝa dekoltita brusto.
-Ĉu vi, Antonio, ŝatus iom da brando? - proponis al li Tomo.
-Ne. Barko estas surmare - li svingis per sia iom granda kapo, de kiu montriĝis nigra kaj vila hararo el sub la marista malpura ĉapo.
Ŝajnas, kvazaŭ la granda kapo premas la mallongan, tenacan kolon. La vestaĵo de Antonio estas ĉifonita, ie eĉ fliko flikon kovras. Estas furioza malvarmo, sed li kvazaŭ ne sentas ĝin, ĉar la pantalono sur unu gambo estas kuspita ĝisgenue. Pro la malvarmo kaj la vento lia suro ruĝiĝis surkrure. La karno ?ĉi tie estas firma, kvazaŭ silika.
Tonka, ekrigardante al lia nigreca vizaĝo kaj lia mallonga vila barbo, diris:
-Antonio, varmigu vin iom ĉe la fajro.
-Granda estas la tempesto, la barko frakasiĝos - rediris la junulo.
-Kiu povus tion scii? - la sonorigisto skuis siajn ŝultrojn.
-Jes, ĝi frakasiĝos! ree diris Antonio, kaj liaj okuloj ekbrilis. La okuloj estas grandaj, nigraj kaj brilaj.
Tomo kaj Antonio nun ekiris al la malnova murego, kie ili renkontis kelkajn maristojn, traktantaj pri la sorto de la barko. Tomo preninte unue inter la genuojn la baskojn de la larĝa kaj longa palto, por ke la vento ne faldu ilin, metis en unu breĉon de la murego flavan lornon, rimarkis la barkon kaj spektante ĝin diris al la aliaj:
-Ili pereis, pereis! Ŝajnas, ke ĝi estas istria barko, jes, de nia bordo. Ĝi estas malgranda kutro. Ĝi havas nur parton de velo, nu jen, jen, la barko turniĝas al ĉiuj direktoj; certe la stirilo rompiĝis. Jes, ili pereis. La vento kaj la ondoj laŭplaĉe portas la barkon; sed aŭdu, homoj, al mi ŝajnas, ke ili tro malrapide moviĝas. Mi vetus, ke ili trenas, ke ili elklusas la ankron post si de sur la poŭpo.
-Eble neniu troviĝas en la barko. La forteco de la maro, la ondoj eble forportis ilin de sur la ferdeko - rimarkis iu fosisto.
-Ankaŭ tio estas ebla, sed necerte estas tiel - kapbalancis iu maristo.
- Homoj, ne babilu, pri sensencaĵoj! Ĉu vi opinias, ke mi vane fordonis tri orajn frankojn por mia lorno? Ja mi vidas ilin, kvazaŭ sur mia manplato. Jes, jes, kvaropo ariĝis sur la poŭpo.
-Ho povraj, ho zorgoplenaj homoj! - lamentis iu maljunulino
-Vi povis, baptanino, resti hejme, ĉe ŝpinilo - ekgrumblis Tomo.
-Ankaŭ mi vidas, ke ili tro malrapide moviĝas malgraŭ tia potenco de la vento. Certe ili havas ankron post la poŭpo. Ili ĵetis ĝin esperante, ke la vento ĉesos, kaj por veni ĝisborde antaŭ la tagiĝo - asertis Antun Ŝabariĉ, maljuna ŝipano.
-Mi diras, ke sur la barko ne troviĝas taŭga maristo. Kiu ne taŭgas por la maro, li paŝtu siajn kaprojn hejme. Se ili havus iom da prudento, ili levus la ankron, aŭ eĉ pli, ili detranĉus la ŝnuron kaj direktiĝus per tia malgranda velo, sub la bordon de Cres. Tie estas malpli intensa maro kaj malplia vento - koleris Tomo.
-He, facile al ni ĉi tie! - kapbalancis Antun Ŝabariĉ.
- Se ili povus veni sub ĉi tiun kabon, por ŝirmi sin en la golfeto, ĉar se ili ruliĝus al la sama direkto, ili venus ien sub la urbon, kaj tie eĉ muso ne savus sin, se iu troviĝas en la barko - konkludis la maljuna Tomo.
La homamaso ariĝadis malantaŭ la kirko. La boato, malgranda kutro kun unu masto, alproksimiĝante la bordon, ĝuste pasis la longecan rifan promontoron Ŝipak kaj la malgrandan golfon sub ĉi tiu promontoro. En la golfeto la maro estis pli kvieta. La homoj divenadis, kien la boato venus, se tiel pelata per la vento kaj per la grandegaj ondoj.
-Se ili ne foriĝos for de la bordo, ili frakasiĝos ĉe Sadriŝĉe, se miaj okuloj ne perfidas min - diris Antun Ŝabariĉ.
-Tie ili ne saviĝos; nu ni faru ion. Ni iru sur la klifojn, ni kunprenu kelkajn ŝnuregojn, kaj ek, ni savu ilin se eble - ekkriis la negocisto Stipe, filo de la maljuna Tomo.
-Mi iras serĉi ŝnuregojn - diris Antonio kaj forkuris kriante: - Helpon, homoj helpon! Boato, la boato rompiĝos!
-Anoncu al la pastro, ke li venu al la kabo. Li benos la mizerulojn, li rekomendos iliajn spiritojn al la Dio, se Dio ne kompatos savi iliajn vivojn - parolis Tomo kun ĉagrena voĉo, viŝante la larmojn de la okuloj.
La tuta urbeto maltrankviliĝis, la dompordoj malfermiĝadis, la homoj intervokadis sin, kuniĝadis kaj kuris portante longajn ŝnurojn sur altajn klifojn, kiuj altiĝas super la ravineto Sadriŝĉe. Ĉi tiu krutejo, ĉi tiu kaldrono vastiĝas iom sude de la loko Luĉica, granda kvazaŭ ia ronda halo, kaj malfermita ĝuste al la tempesto, al la nordorienta vento, tiel, ke ĝi ricevas rekte la ondojn, kiuj venas en ĝin kun tiu vento. Ĉe tri flankoj de la ravino la rokoj leviĝas vertikale el la maro. Ĉe ĝiaj randoj la klifoj estas pli altaj ol la hororaspekta, super la maron elstaranta roko en la mezo.
Jam estis la oka horo. La tago estis serena, la ĉielo travidebla. Nur super la nordorienta montaro de Kvarner kirliĝas grizaj nuboj. La malsupraj finoj de tiuj nuboj pendas kvazaŭ disŝiritaj purpuraj ĉifonegoj, origitaj per la ruĝo de la sunradioj. La maristoj luĉicanoj disŝutiĝis laŭ la rokoj super la ravino de Sadriŝĉe.
Sur la rifo elstaranta de la kalva kabo malantaŭ Luĉica ariĝis kelkaj virinoj, maljunuloj kaj pli aĝaj infanoj. La vento, muĝante inter la klifoj, kuspadis la robojn ĉirkaŭ la korpojn kaj skuis la malaltajn kaj maldensajn juniperojn. La infanoj klakante per dentoj, tremante pro la malvarmo, mute rigardis la boaton. La pastro vestita kiel por sepulto, tenis en la mano malgrandan krucifikson, kaj liaj palaj lipoj lante moviĝis, flustris ardan preĝon.
La ĉagreno, kiu reflektiĝis de sur la vizaĝoj de tiuj homoj, estis pli intensa ol la horora neniigo, etendiĝanta sur la maro. Kun larmoplenaj okuloj la homoj rigardis al la marsupraĵo, kiu antaŭ ili bolis, kaj la preĝo estiĝis pli arda, vidante ĉie ŝaŭmon, fumon, furiozon, morton. Ĉe la suda horizonto interkisis sin la maro kun la ĉielo. La malkvietaj ondoj baŭmas ĉi tie, ili altiĝas al la kvieta kaj malvarma ĉielo.
La barko ŝoviĝas al la bordo, ĉiuj okuloj estas direktitaj al ĝi. La kolosaj ondoj ĵetas ĝin sur siajn pintojn, lavas ĝian ferdekon, transverŝas sin tra ĝin, faligas ĝin en la konfuzajn kaj verdecajn akvovalojn. Ĉirkaŭ la barko la maro bolas, la akvo kirliĝas, ĉie volviĝas fumo, ĉie disigita ŝaŭmo, muĝado, krakado, furioza horora neniigado.
La homoj ne ŝiras for siajn okulojn de la malfeliĉa barko, kiun la ondoj alpelis sub la klifojn. Ĉiuj klinas sin de super la rokoj, kaj la barko troviĝas sube, kvazaŭ en abismo. Kvar homoj troviĝas en ĝi; la povruloj tenas sin je la rompita floso, por ke la ondoj ne forportu ilin de sur la ferdeko, por ke la ondoj ne transverŝu ilin en la profundon. Kiam la barko restas sur la ondo, la suno eklekas ĝian lavitan ferdekon kaj ekbrilas ĉe ĝia nigra trunko.
Fine jen la mizeruloj en la golfeto. La pastro krucsignas la barkon per la krucifikso, li benas ĝin per la sankta akvo, aspergante la abismon. La larmoj tremetas sur lia pala vizaĝo. La homoj mallaŭte singultas. La kompatindaj ŝipanoj sur la barko ankoraŭ estas vivaj, sed antaŭ ili elstaras al la ĉielo nigriĝintaj klifoj, kiuj rebatas la tondradon de la ondoj per infera rikanado kaj horora rorado.
Meze de la golfeto el la maro elmontras sin rifo, grandeta kiel fiŝista barko. Inter la rifo kaj la nigriĝinta kaj ĉirkaŭmordita klifbazo la maro estas malprofunda, ĝis la homa talio. La rifo estas for de la bordo je dekkvino de paŝoj. En la krutejo la maro impetas muĝante, sturmas la klifon hurlante, ĝi frakasiĝas per krakego, retiriĝas la surfo, ĝi impetas, klakas, kapriolas, tondras, bolas, ŝaŭmas, sonoras, veas kaj knaras.
Granda ondo enŝovis la barkon inter la rifon kaj la bordon, sur tiun malprofundaĵon. La barko per la masto frapis la elstarantan klifon, la masto rompiĝis kaj falis en la maron kune kun la velo. Kiam la ondo retiriĝis de sur la malprofundaĵo, ĝi kuntiris la barkon, kiu per la flanko frapis la rifon. Ĉimomente la maristoj elsaltis sur la rifon. La barko rompiĝis kaj dum momento malaperis frakasita en la ondoj. La homoj super la klifoj respiris, vidinte tiujn povrulojn sur la rifo, je kiu ili gluiĝis kiel hirudoj. Sur la klifoj oni intervokas sin, ordonas, oni mallevas la ŝnuregojn en la ravinon. Nun oni povas vidi la malfeliĉajn ŝipanojn kaj la rifon, sed nun ĉio malaperas en la ŝaŭmo, kiam ondo superverŝas ilin. La vento svingas la ŝnuregojn, unu venis al la rifo. Unu ŝipano kaptis ĝin kaj enŝovis sin en la pretan kaptilon, kiu premis lin sub la akseloj. Tiuj sur la klifego, kie estas la pastro, signalis svingante per manoj al la aliaj, kiuj estas super la krutejo, ke ili tiru la ŝnuregon. La luĉicanoj komencis levi la malfeliĉulon, kaj la homoj ekkriis: - Unu estas savita! Unu estas savita!
La luĉicanoj haŭlas la ŝnuron, sed ili ne vidas la homon, kiu ligis sin per ĝi, ĉar li pendas super la maro sub la elstaranta roko, nu ili sentas ion pezan je la ŝnuro. La maristoj tiras kaj tiras, Antonio estas plej proksima al la rando de la klifego, la muskoloj sveliĝis, la okuloj brilas, per siaj fortaj kruroj li apogis sin al la rokoj, la tendenoj en li krakas. La ŝnuro movis kelkajn ŝtonojn, tiuj ruliĝis, kaj unu frapis la kapon de la ŝipano, kiu pendis sub la klifo. Kiam ili eltiris lin, la verto estis trafendita, la vizaĝo sangmakulita. Oni unue opiniis, ke li estas jam mortinta; sed kiam oni rimarkis, ke li spiras, kvaropo lin levis kaj forportis lin en la urbeton, en la domon, kiu estis plej proksima, kaj ĝi estis la domo de la maristo Antun Ŝabariĉ.
Kiel estis savita la unua, tiel estis savitaj ankoraŭ du, sed tiuj ne vundiĝis. Sur la rifo restas ankoraŭ unu. Laŭ la diroj de la savitoj, li estis knabo de dekkvin jaroj. Oni ankaŭ eksciis, ke la barko estis el Jelenŝĉica, kiu situas for de Luĉica je du horoj sude.
La knabo tenis sin longtempe sur la rifo, kaj la vento kvazaŭ ne volis alĵeti la ŝnuregon. Ĉiuj jam perdis esperon savi lin. Kiam la luĉicanoj demandis, el kiu familio devenas ĉi tiu knabo, la savitoj respondis, ke li en Jelenŝĉica ne havas patron nek patrinon, nek iun ajn el parencaro, ke li estas trovito, alportita el Triesto. Aŭdinte tiujn vortojn, Antonio komencis krii, kiel rabia.
-Mallevigu min sub la klifon, mi firme ligos min. Inter la rifo kaj la bordo la maro estas malprofunda; kiam la ondo retiriĝos, mi saltos sur la rifon, mi kunligos la knabon apud min, kaj kiam mi signalos esti preta, vi levu min.
-Ne, ne frenezu, Antonio! - alkriis multaj. - Ne, vi mortigus vin!
Antonio faris lazon ĉe la fino de la ŝnurego, kaj enŝoviĝinte en ĝin, li malespere ekululis:
-Tenu la ŝnuron, aŭ mi mem ĵetos min sub la klifon.
La maristoj ekprenis la ŝnuron kaj komencis malrapide mallevi lin. Iom poste la ŝnuro ekestis malpeza. Antonio estis jam en la maro. La homoj sur la klifoj miris, preĝis kaj krucsignis. Retiriĝanta ondo retiris Antonion sur la rifon. Okulmove, li kaptis la knabon je la zono. Liaj okuloj ekbrilis pro nemezurebla ĝojo. Li ekrigardis al la pala kaj timigita vizaĝo de la povrulo, li ĉirkaŭprenis lin firme kaj ekkriis: - Tiru!
La maristoj laŭ la signalo de sur la alia klifo komencis levi la duopon. La amaso dankas al Dio, pro la kompato, ke per tia mistera maniero estos savitaj la homaj vivoj, kiuj jam estis en la faŭko de la timinda morto.
-Tiru, tiru! - ĝoje kriis la amaso.
Antonio kaj la knabo balancas je apenaŭ tri klaftoj super la maro, la sango premiĝis en koroj de la homoj sur la klifego. Ĉiuj ŝtoniĝis. La ŝnuro, jam ĉirkaŭronĝita de la akraj ŝtonoj, derompiĝis kvazaŭ maldika fadeno. La malfeli?ĉuloj falegis en la maron. Giganta ondo, rompante kaj tondrante envagis en la malprofundan golfeton, kovris ilin kaj superverŝis. La ondego muĝante kaj surfante retiris sin, kaj tiuj de sur la klifo rimarkis homon, kiu etendiĝis ventrokuŝe inter akraj ŝtonoj de la rifo. Tiu estis Antonio. Li ekstaris, rektiĝis dummomente, ĉirkaŭrigardis la golfeton kaj rimarkis sur la kresto de la ondo, kiu ruliĝis al la rifo, du kunmetitajn manojn inter la dispecigita ŝaŭmo. Antonio rapide kuŝiĝis sur la rifon, firmiĝis sur ĝin, kaj kiam la ondokresto transverŝis lin, li ripete ekstaris. Li malespera ĉirkaŭrigardis la maron, sed ĉie ŝaŭmo, ĉie klakado, ĉie timinda neniaĵo...
La popolo sur la klifoj genuiĝis. La vento siblas kaj fajfas, frakasiĝante kontraŭ la rokoj kaj skuigante la mallumajn juniperojn. Sub la serena kaj lazura ĉielo etendiĝas senfina maro. Laŭ la blanka supraĵo verŝiĝis la suna oro. La pastro preĝas al Dio por la paca spirito de la mortinto. La larmoj malsekigas lian palan kaj ĉagrenomienan vizaĝon. La vento disportas la gutetojn de la sanktigita akvo. La popolo singultante respondadas al la preĝo de la pastro.
Nelonge poste Antonio estis savita, post kiam li kaptis la ŝnuron.
La amaso ekiris nun en la urbeton, interparolante pri la barkorompiĝo kaj pri ĉio, kio okazis. Bonaj homoj akceptis en siajn domojn la du savitojn, kaj la grave vundita mastro de la boato troviĝis jam duonhore en la domo de Antun Ŝabariĉ. La vundita Mato Bartoliĉ estis negocisto el Jelenŝĉica. Ĉiun semajnon li, unu aŭ du foje, kutimis veturigi vinon, oleon kaj aliajn artiklojn en Rijekon per sia barko, kiu jen sub la klifo rompiĝis.
Unu horon post la barkorompiĝo, la maljuna Fran sonorigis funebre en la malluma kaj malvarma turo. La malĝoja sono, anoncante la teruran morton de la droninto, perdiĝis kaj malviviĝis en la bruo de la vento.
La maljuna Tonka, trenante sin ĉirkaŭ la fajrujo kaj plorante pro la okazinta akcidento kaj kolerante pro la fumo, parolis lamentante.
-Ho ci maro, malbona maro! Jam sufiĉe ci forglutis, sufiĉe da ostoj blankas en cia fundo! Ja kial kara Dio tiel destinis? Ho povra knabo! Tiel morti, sen pastro, sen la sankta oleo kaj sen krucifikso enmane!
-Ne utilas lamenti! Tiel ĉiam estis; iuj mortas en ondoj, kaj aliaj en lito - respondis Tomo, ŝia edzo, metinte zorge en sian pipon dikan ardaĵon, kiu saltetis sur lia polmo.
-Jes, jes, ĉiu havas sian destinon! - kapbalancis Tonka. -Ja ankaŭ la nian - je tiu ĉi "nian" oni subkomprenas pri ilia filo Stipe - ankaŭ la nian povus trafi akcidento. Ho, nigra tago, neniam cin ĝisvivu la luĉicanoj!
-Estus pli bone, ke vi silentu! Kiel povas io tia trafi vian oldan kapon? - riproĉis Tomo sian edzinon, embarasiĝinte pro timo, ke tiu nigra tago tamen povus veni.
-Mi scias kion mi parolas, mi scias! Jam plurfoje mi diris al Stipe, ke li estu singarda kaj ke li ne eliru el la haveno dum tempesto. Kaj kial tiom peni senĉese? Ĉu ni ne havas sufiĉe da ĉio en la domo kaj ĉirkaŭ ĝi? Ja ankaŭ vi sufi?ĉe trasuferis en via vivo! Ĉu iutage ni ne lasos ĉion? Ĉu ne sufiĉos nur kelkaj terbuloj kaj kvar bretoj?
Ni devas labori, dum ni vivas kaj dum ni povas labori! - diris Tomo. - Ĉu vi scias ion pri la mondo! Jen, kia saĝo virina! Vi parolas kaj babilas pri ĉiaĵoj; nu vi alimaniere kaj pli malserene aspektus, se morgaŭan matenon vi ne havus pelveton da varma kafo! Ho, ho! Estas pli facile plori ol droni! - mansvingis Tomo, sidiĝante ĉe la fajrujo en varma palto.
Ankaŭ mi sufiĉe, dum mia vivo, vartis la infanojn kaj zorgis pri la domo kaj ĉirkaŭ ĝi, ja tiu ĉi fumo formordis jam miajn okulojn kaj la vidkapablon!
-Jes, oldunjo, vi estis! Sed rilate al Stipe, lasu lin libera. Li scias bone pri la stirilo kaj pri la velo! - asertis Tomo rigardante en grandan poton, en kiu estis kuirata kontentiga peco da bovaĵo, kiu jam flavigis la boilantan akvon.
La negocisto Stipe, mezurante sakojn de sukero, kafo kaj faruno sur granda pesilo en la vestiblo antaŭ la kuirejo, aŭskultis la interparolon de siaj gepatroj. Stipe estas je ĉirkaŭ kvardek jarojn aĝa. Li preskaŭ ne estis videbla el inter tiuj sakegoj, pro sia malaltstaturo kaj dikeco. Li ridetis kaj evidentiĝis ke li estas viro kun klara kaj sana menso. La maljuna patro transdonis ĉiujn negocojn al sia filo. Tio estas riĉa familio. Stipe estas vidvo. Levante la sakojn sur la pesilon, li ekŝercis kun la patrino por iom ĝojigi ŝin.
-Kara panjo, nun denove vi havas kaŭzon plori almenaŭ unu monaton longe. Mi scias, vi rememoros ĉiujn maristojn ĝis nun dronintajn. Mi komprenas, vi ploras, ĉar ankaŭ al vi ne mankas ankoraŭ cent jaroj ĝis la momento, kiam la spiro nin perfidos. He, morti oni devas, kara panjo! Sen ŝerco, oni devas foriri en la ombron sub la tilion!
Sur la tombejo en Luĉ?ica estis granda disbranĉiĝinta tilio. Morti aŭ iri sub la tilion, en Luĉica estas la sama nocio.
-Ho, kara Stipe, vi ŝercas facile, ĉar vi ne scias, ke mi ne povas miajn okulojn fermi, dum nia domo tremas pro tempesto, dum vi forestas el sub nia tegmento! Akcidento okazas, dum oni plej malmulte pensas pri ĝi, kaj pri malfeliĉo oni ne devas preĝi, kutimis diri via forpasinta avo.
-Kion oni fari povas, panjo! La maro kiel la maro! La knabo dronis, li ne ekzistas plu, al li estas bone nun, li finis sian taskon, sed se li vivus plu, li eble suferus pro malvarmo, malsato kaj pro ĉiaj malbonoj.
-Jes, jes, li finis sian vojon; nun li estas en paradizo - kapbalancis la maljunulino.
-Des pli bone al li! Mi opinias, ke estas pli bele en la paradizo, inter la sanktuloj kaj anĝeloj, ol sur la malgranda kutro, kie li estis ŝipanaĉo, malsata kaj ĉifonvestita - ŝercis Stipe.
-Parolu vi, filo, kio ajn plaĉas al vi, sed mi ne volas iri for de ĉi tie, ĉar mi scias, kiel ĉi tie estas; sed kiel estas tie, kie la knabo estas nun, pri tio malmultaj povas ion diri! - svingis Tomo per la kapo.
-Kiel oni diras, tiu knabo havis neniun parencon en Jelenŝĉica. Ke li estas trovito. Panjo kara, vi scias, ke Antonio estas pli bona ol multaj aliaj; sed jen, oni ne ŝatas rilati kun li. Tiuj orfoj spertis multajn amarecojn! Povra Antonio! Mi satigos kaj trinkigos lin dek tagojn, tuj poste li venos al ni. Kiu pli sindone oferus sin al proksimulo, ol li faris hodiaŭ? - demandis Stipe atentante por precize mezuri la kafsakegon.
Stipe bezonis Antonion jam samtage, kiam rompiĝis la boato de Mato Bartoliĉ. Oni serĉis Antonion dum la tuta posttagmezo, sed vane.
Antonio Marola estas trovito. Ĉirkaŭ tridek jarojn li aĝas. La malriĉa virino, Kata, alportis lin el Triesto, post kiam li aĝis apenaŭ unu jaron. En lia kvina jaro mortis Kata, kaj li restis tutsola en tiu ĉi mondo. Bonaj homoj nutris kaj vestis lin, por ke li ne pereu pro mizero. La vilaĝa infanaro ludis kun Antonio, sed se ili ekdisputis, ili primokis lin, ĉar li estis trovita, kaj ili nomis lin bastardo. Ju pli aĝa li estiĝis, des pli li sintiriĝis for de la aliaj infanoj. Lia plej kara amuzo estis fiŝkaptado.
Kiam li superruzis iun fiŝon per delikata hokkaptilo kaj eltiris ĝin el la maro per fajna fibro, liaj nigraj okuloj briletis de ĝojo. Li lerte manipulis per la hokkaptilo, li atente rigardis la nigrajn fadenojn, ĉu iu orfiŝo, kelkiu tinuso, salvelino aŭ pagelo ekavidos, por tiel aliĝi la jam kaptitan fiŝeton surborde, kies blanka ventro ŝveliĝis kaj ruĝaj brankoj disiĝis spirante venenan aeron sur la dura klifo. La sunradioj rebrilis ĉe la malsekaj skvamoj de la kalcitranta fiŝo je la hoketo, ĉu pro doloro aŭ timo, kiam Antonio supren tiris ilin. Ili tiam saltetis sur la malmola ŝtono, kaj kiam ili trankviliĝis, ili elspiradis, rememorante pri la ĉarma libero, kiun ili ĝuis en la frida marprofundaĵo. Antonio tiam kolektis sekajn branĉojn, subtilan onobrikon kaj sekan salvion en arbareto apud la maro, li preparis malkompaktan brulaĵkolekton kaj ekfajriginte ĝin li blovis intense, ke la vangoj ŝvelpufiĝis, la okuloj larmis pro fumo. Nun la fumo kvietiĝis, la ligno ardiĝis, sur la karbo, kiu palis kontraŭ la arda suno, la fiŝetoj ruĝiĝadis, siblis kaj grilis, kuntiriĝante kaj fumante. Sur la rifoplena, griza kaj soleca bordo, sub la lumblua ĉielo, en la varma aero, sidante sur rodita kaj eroziita klifo, super la maro mem, speguliĝante en la travidebla kaj blanka akvo, li rapide ŝiris la viandon de sur la fiŝostaro, kun la vizaĝo nigriĝinta kaj la korpo duonnuda, Antonio tenis la fiŝon per unu mano ĉe la kapo, per la alia, ĉe la vosto.
Antonio estis fort- kaj firmstatura. Jam kiel dekjara knabo, li laboris eĉ plej malfacilajn laborojn silente kaj suferante ĉian penon, nur por panpeco aŭ por pelvo da lento. Iĝinte dekdu jara, lin prenis en sian hejmon la maristo Antun Ŝabariĉ. Krom aliaj laboroj, Antonio zorgis pri la infanoj de Ŝabariĉ: pri la eta Marko kaj pri lia pli juna fratino Marija. Foje li laboris ankaŭ alie, sed plej ofte ĉe la negocisto Stipe.
(Post la akcidento Antonio kvazaŭ malaperis en la teron. Nenie en Luĉica oni povis vidi lin. Dum pluraj horoj li sidis sur la klifo apudborde, li gapis en la maron kaj eĥas la vorto ``trovito``. Li decidis nepre trovi la malfeliĉan knabon. Li kaŭris surborde kaj rigardis la maron, kaj la duan tagon de la serĉado aspektis enmare ĉe la plena lunlumo kvazaŭ ia granda makulo en la akvo.)
Li spasme skuiĝis per la tuta korpo, kaj haltinte dummomente, li rapide ekkuris al la maro. Li rigardis. Homo kuŝas en la akvo. La duono de la korpo estis sur la malprofunda duno. La kapo estis en la maro, kun la vizaĝo turnita al la fundo. Antonio alpaŝis en la maron, li prenis la korpon ĉe la ŝultro, levis kaj trenis ĝin eksteren. Li kuŝigis ĝin duonside. Genuinte li kliniĝis al la kadavro kaj ekrigardis al ĝi. Malsekaj kaj ĉifonitaj vestoj ĉirkaŭtordis la junan korpon. La luno rebrilis ĉe la pala kaj blua vizaĝo. El la nigra senorda hararo gutis akvo. La genuoj estis nudaj kaj rompitaj; la frunto rompita, duloke. En la verdetaj truoj blankis la kraniostoj. Ankaŭ la makzelo rompiĝis. Sango ne ekzistis.
Antonio prenis la droninton je la mano. Ĝi estis malseka kaj malvarma. Li ellasis ĝin. Tiam li metis sian manon sur la rompitan frunton, li rigardis al la blua lavita vizaĝo, li moviĝis, kaj tiam raŭke kaj dolore elbuŝigis: -La bastardo! - li forŝovis la kadavron...
Poste sidiĝinte apud la kapo de la mortinto, li sinkis en pensadon. Longtempe poste li eksentis malvarman nokton; li rememoris pri la varma ĉambro en la domo de Antun Ŝabariĉ, li rememoris pri lia filino Marija, kiu ĉiam estis tiom bona al li, kaj li ekploris...
Frumatene Antonio prenis la kadavron surbraken kaj ekgrimpis laŭ ŝtonozaj krutaj padoj. Portante la kadavron, li haste marŝis de ŝtono al ŝtono laŭ deklivoj, tra arbaretoj kaj trans riveretoj. Jen li kaŝiĝis de la lunlumo, jen li kaj la mortinto, nur momente estis superverŝitaj de la lunlumo. Finfine li alvagis antaŭ la tombejon de Luĉica. Tie staris ruiniĝinta mortintdometo. Antonio eniris kaj metis la mortinton sur la portilon. Nun li denove ekrigardis al la kadavro. Grandaj larmoj komencis rapide guti laŭ la vangoj. Li falis surgenuen kaj preĝinte laŭte mallongan preĝon li ekstaris kaj denove ekrigardis dolorsente kaj karese al tiu blua vizaĝo. Kisinte la frakasitan kaj malvarman buŝon de la mortinto li eliris el la dometo viŝante la larmojn de sur la nigreca vizaĝo per la mandorso de sia vejnoŝvela mano.
II
Unu horon post la ŝiprompiĝo la paroĥestro venis en la domon de la maristo Ŝabariĉ konfesigi kaj komunii la vunditan Bartoliĉ. La paroĥestron akompanis multaj luĉicanoj. La ĉambreto, en kiu kuŝis la povra mastro de la rompita barko, pleniĝis de la popolo. Maton oni metis sur altan liton, kiu okupis preskaŭ la duonon de la ĉambreto. Li kuŝis iom levita kaj li spiris malfacile. Jela Ŝabariĉ kaj ŝia filino Marija zorge ellavis, purigis kaj bandaĝis la teruran vundon sur la kapo de la malsanulo.
La pastro preĝis longe, rigardante al la tristeca lito, kaj kiam li finis preĝi, li ordonis al la virinoj, ke ili tuj anoncigu al li, se Bartoliĉ rekonsciiĝos, kaj povos paroli. Ĉiuj ĉeestantoj opiniis, ke Mato ne resaniĝos pro la grava vundo kiun faris la granda ŝtono, kiam oni levadis lin el la krutejo Sadriŝĉe.
-Ĉu vi sciigis Jelenŝĉicon pri la malfeliĉo? Se estas destinite al li translokiĝi en la eternon, estus bone, ke iu lia venu ĉi tien. Eble ili povus trovi lin ankoraŭ vivan - diris la paroĥestro forirante.
-Jes sinjoro, ni sciigis. Jen, ĵus antaŭ nelonge ni sendis la malgrandan Johanĉjon kun letero. La knabo estas lerta piediranto; post du horoj tuta Jelenŝĉica ekploros - rediris la maljuna Jela al la peroĥestro.
-Bone, Jela, bone! No, kiu skribis la leteron? Bona Dio, mildigu afliktdoloron al la maljunaj gepatroj de tiu ĉi malfeliĉa junulo - suspiris la paroĥestro.
-Terura malfeliĉo trafis ilin! Stipe, nia bona Stipe, konas la patron de Mato. Li skribis la leteron; kion alian ni povis, li devis sciigi la veron! - ŝi klakis per la manoj.
-Ĉu iun vorton li elparolis dekiam li estas en la lito?
-Ne, bona sinjoro.
-Li estas grave vundita, sed se la cerbo ne estas difektita, li tamen povus resaniĝi. Ni Dion konfidu! - diris la pastro, ekrigardante al la ĉielo kun konfidenca mieno.
-Ĉio estas en diaj manoj! Kiam ni lavis kaj purigis la vundon, li dolore ekĝemis kelkfoje. Ni vokis lian nomon, metadis vinagron sub lian nazon, frotis liajn tempiojn; sed li eĉ okulon ne malfermis - diris Jela.
-Diru al ni, sinjoro, ĉu vere li ne mortos? - demandis Marija la paroĥestron mallaŭte.
-Ja, kiu tion povus scii, kara infano! Prizorgu lin, Dio rekompencos al vi! Jela, mi sendos al vi iom da bovaĵo; iom da supo ne damaĝos lin. Kiel dirite, mi petas, sendu iun por sciigi min, se li rekonsciiĝos - diris la paroĥestro, kaj salutis la ĉirkaŭstarantojn, forirante el la domo.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
La maristoj longe koverzaciis, kaj fine ili ĉiuj eliris el la domo, postlasinte en ĝi nur Jela-n kaj Marija-n. La maljuna Jela ekiris en la ĉambron al Marija por vidi, kiel fartas la malsanulo. Reveninte en la kuirejon, ŝi batis per vergo grandan nigran katon, kiu sterniĝis sur la varmaj brikoj ĉe la fajrujo. Jela surmetis kelkajn dikajn ŝtipojn sur la fajron kaj klopodis prepari ian tagmanĝon. La eniro en la ĉambron, kie kuŝas la malsanulo, situas ĉe la kuirejo. La pordo estas duonfermita. La patrino kaj la filino mallaŭte konverzaciis kaj atentis, ĉu Mato ekmovos sin aŭ ekparolos ion. La malfacila spirado de la vundito interrompadis la silenton, kiu estiĝis, kiam la virinoj ĉesis paroli. Ĉi tiu modesta maristdometo situis fronte al la maro. Kun frunto blanka. En la fenestroj verdis maĵurano kaj bazilio. La floroj estas de Marija. Ŝi vartis kaj priverŝadis ilin kaj per ili ŝi ornamis sian bruston ĉiudimanĉe kiam ŝi iris al la ĉefmeso. Bildoj de diaj sanktuloj pendas sur blankaj kaj kelkloke sur flaviĝintaj vandoj en la ĉambreto. Super la lito ruĝas en flava kadro St. Nikolao, la patrono de la maristoj. Ĉe la kapkuseno pendas vitra ujeto kun sanktigita akvo. Al granda najlo apud la akvo estas alligita fasko da velkiĝintaj olivbranĉetoj, kiujn oni brulos dum tondrado aŭ hajlo. La sankta kaj odora fumo havas potencon forpeli nigrajn kaj grizajn nubojn, ĉiujn sorĉistinojn kaj malbonajn spiritojn kiuj svarmas en iliaj sinoj. Sanktigitaj olivbranĉetoj estas uzataj de virinoj en Luĉica ankaŭ por aliaj intencoj. La maljuna Jela resanigis plurfoje sian Marija-n, dum ŝia infanaĝo, kiam iu malbona okulo de najbarino damaĝis, pro envio, ĉar Marija estis bela kaj fortstatura knabineto. Kontraŭ sorĉo ne ekzistas pli efika kuracilo ol olivfumo.
En la ĉambreto estas ĉio pura, kaj ĉiu objekto staras sur sia loko. Grandaj kestoj estas vicigitaj laŭlonge de la vando, ŝranko brilas inter la fenestroj, kaj sur ĝi ruĝflavas pomoj en malgrandaj tasoj. La odoro de la pomoj disvastiĝas tra la ĉambreto. Sur la ŝranko estas granda horloĝo tegita per oro sub sonorilforma vitro. Super la ŝranko estas enbatitaj en la vandon du kejloj, sur kiuj estas malgranda breteto, kaj sur ĝi granda ŝipo, du futojn longa. La ŝipo havas tri mastojn, la veloj flaviĝis. Sur la poŭpo estas hisita flago el papero, sed per sia koloro ĝi prezentas neniun standardon en la mondo. Ĝi estas verko de la ĉarma Marija.
La brakoj de Mato kuŝas trankvile apud la korpo, kiu etendiĝis sub la violkolora kovrilo. Lia kapo estas pansita per blankaj tukoj el sub kiuj montras sin nigra hararo. La supra parto de la frunto estas blanka kvazaŭ neĝo, kaj la malsupra varias al pli nigra koloro. Kontraŭ la lito sidas Marija kaj de tempo al tempo ekrigardas al la vizaĝo de Mato. La okuloj estas fermitaj, kaj la longaj nigraj palpebroj malsupreniĝis al la iom ŝvelinta blua haŭto sub la okuloj. Mallonga nigra barbo ĉirkaŭrandas lian vizaĝon, sur kiu luktas la morto kun la vivo. Super la dolore tordita lipo nigras la bela kaj supla liphararo. La supra vico de la blankaj kaj fortikaj dentoj brilas inter la palaj lipoj, kiuj de tempo al tempo iomete ektremas.
-Ĉu li moviĝas? Ĉu li spiras pli facile? - demandis la patrino el la kuirejo.
-Ne, li kuŝas trankvile.
-Ho, povra junulo!
-Ne timu, panjo, vi vidos, ke li resaniĝos.
-Dio plenumu vian esperon!
-Ni scias nenion; sed mi konjektas, io parolas en mia koro, ke li ne mortos.
- Estus domaĝo, se pereus tiel tenaca kaj bela junulo!
Marija ekrigardis la doloran vizaĝon de Mato, kaj pensis: la patrino prave diras, ŝi ekparolis laŭte:
-Jes, jes, li ne mortos, li havas firman konstitucion, nun mi rimarkis, kiel fortikajn brakojn li havas.
-Nia baptano Stipe rakontis al mi... for vi olda cindrulino, ŝic; ŝic! - koleris Jela pro la kato - jes, li rakontis al mi, ke Mato estas bona kaj prudenta junulo.
-Ankaŭ mi aŭdis, kiam Stipe rakontis.
-Ve, malseka estas lia vestaĵo, kvazaŭ la tutan nokton li kuŝis en marprofundo. Ja, kiel ne, apud tia vento. Multege da maro transverŝiĝis trans la boato! - lamentis Jela, pendigante la veston sur la fulgecajn kejlojn super la fajrejo. Mi timas ke la vesto sekiĝos antaŭ, ol li povos restariĝi.
-Jes, tiel estos, kara Marija.
-Ke almenaŭ la kuracisto venu ĝustatempe, por ne riproĉi al ni, ke ni ne faris ĉion eblan.
-Aĥ, la kuracisto ne zorgas pri malriĉuloj! La sinjoroj, kara mia, ĉiuj egalas! Kredu al mi, Marija, mi estas pli aĝa, kredu al mi, malfeliĉo por ni, se ni bezonos rilati kun ili. Kia utilo de kuracisto? Se destinite, Dio scias, kial destinite!
-Panjo, ne parolu tiel!
-Kuracisto estas homo, kia ni ĉiuj, kia helpo de ili! Grandan nombron da homoj mi scias, kiujn ili sendis en la tombon!
-Vi ne pravas, kara panjo! Mi kaj vi ne vizitis lernejon, ni nenion scias, sed kuracistoj lernas pri ĉiaĵoj en grandaj urboj, ili ankaŭ mortintajn homojn sekcas kaj distranĉas.
-Hontinda ago, ĉu ili ne abomenas homan korpon! Marija, ne parolu al mi pri tio, ĉar mi tuj rememoras mian Markon! Sufiĉe mi penis pri li, multfoje mi persvadis lin, ke la pastra profesio estas la plej utila kaj la plej bela en tiu ĉi mondo. Jes, vanas paroli aŭ peti, la gefiloj ne taŭgas, kiel iam antaŭe! Se li estus obeinta min, mi certe savus mian spiriton, sed tiele, Dio scias kien sankta Miĥaelo dum la juĝtago pelos min. Ne estus malkomforte por Marko, se li mencius kelkiam ankaŭ mian nomon dum nigra meso! Ho, gefiloj! Li ne volis obei min, kaj jen li nun en Vieno tranĉas mortintajn homojn! Kia lernejo? Mi miras, kial la imperiestro permesas tion en sia loko. Certe la tuta urbo malodoras! Ĉu ne estus pli bone por li, se li estus paroĥestro ĉi tie en Luĉica? Kiu el ni pli bone vivas, ol la sinjoro paroĥestro? Pastro, paroĥestro! Ho, kara Marija! Nur turni sin du, tri foje ĉe la altaro, kelkfoje diri: Sinjoro estu kun vi! Kaj jen enpoŝiĝo de kelkaj dekoj da moneroj, konforme al la speco de la sankta meso. Aldone tion, ankaŭ entombigoj, geedziĝoj, baptoj kaj alio! Ili ricevas ankaŭ salajron de la imperiestro, Dio donu ĉian bonon al li, jes, jes salajron; ja kiu alia raportus al la imperiestro, se ne paroĥestro, kiom da homoj naskiĝis, por esti soldatoj sur liaj ŝipoj? Bone mi scias, ke la ŝoseo-inspektisto Zvane alportas al la paroĥestro salajron ĉiumonate el la imperiestra kaso.
-Ĉiuj ne povas esti pastroj kaj episkopoj - flustre Marija diris el la ĉambro. La knabino, rigardanta al la pala kaj bela vizaĝo, aŭdis nur kelkajn vortojn de sia patrino.
-Vi pravas, kara mia, sed nia Marko facile povis atingi tion. Lia voĉo konvenas al pastro, ja, la tuta preĝejo reeĥus dum la ĉefa meso. Predikoj ankaŭ. Ĉiuj luĉicanoj suspire plorus en la preĝejo!
Kiel vi parolas pri tio? Kiu diris al vi, ke la episkopo ĝuste lin sendus al Luĉica?
-Kial ne, karnjo!? Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj luĉicanoj peticius al la episkopo, por sendi lin al ili? Ja ankaŭ Marica de Tomo, la patrino de Stipe, ploris eksciinta, ke Marko ne estos pastro.
Jela daŭre parolis pri sia filo Marko, kiu lernis medicinon en Vieno, kaj pri liaj kapabloj, kiuj farus el li la unuan istrian pastron. Marija ne aŭskultis ŝin plu, ĉar ŝi rigardadis al la dolora kaj suferoplena vizaĝo de la maristo.
-Marija, kial vi ekmutis?
-Kion vi deziras, panjo? - flustris la knabino.
-Kiel li nun fartas? Ho ve, la vesto neniam sekiĝos ĉe tia fajro!
-Panjo, parolu pli mallaŭte. Al mi ŝajnas, ke li spiras pli facile.
-Povra junulo.
-Jes, jes, pli trankvile li spiras. Ankaŭ la vizaĝo iom reviviĝas. Mi esperas ke li baldaŭ ekparolos.
-Bone, bone, karnjo mia; sed ŝanĝu ankaŭ la malsekigaĵon sur lia kapo.
-Ĉu la patro venos baldaŭ?
-Mi ne scias, Marija.
-Ĉu vi scias kien li foriris?
-Li iris vidi, kiel fartas la aliaj du savitoj. Granda malbono trafis ilin! Venontfoje ili atentos pli! Nu, kia utilo? Kiu povas kontraŭi tian venton? - la virinoj eksilentis.
-Marija, restariĝinte mallaŭte, proksimiĝis al la lito kaj apogis sin al ĝi ĉe la piedoj de Mato. Ŝi mallevis sian belan kapon en la polmon de sia dekstra mano kaj sinkis en melankoliajn pensojn.
Marija surhavis nigran jupon, kun pezaj kaj densaj faldoj, kiu falis laŭ ŝia svelta kaj plenforma korpo. Sur ŝia ĉarma vizaĝo vidiĝis melankolia konsterniĝo kaj dolora angoro. Ia amaro enverŝiĝis en ŝian animon. Granda tristeco krispigis la tutaĵon de vejnetoj super la profundaj okuloj, akra doloro premis ŝiajn nigrajn brovojn, dolĉa kaj indulgema kompato verŝiĝis laŭ ŝia tuta korpo. La nigra kaj glate kombita hararo prezentis modestan kaj subtilan ĉarmon de ŝia malserena frunto. La brilaj okuloj de Marija, evidente konsternitaj, ripozis sur la suferplena vizaĝo de la vundita junulo. La knabino longtempe karesis lin per siaj mildaj rigardoj, opservante kaj rigardante jen la frunton, jen la buŝon, kaj jen la fermitajn okulojn de la malsanulo. Kiam ŝi eksentis larmojn sur siaj palpebroj, ŝi venis al la fenestro kaj ekrigardis al la maro, kiu ankoraŭ ŝaŭmis. La vento iom malintensiĝis, kaj la nebulo super la maro kelkie disŝiriĝis. Nun estis eble vidi verdajn kaj konfuzajn ondojn kaj ilian salan akvon, kiu flugis kiel nebulo trans la ondanta surfaco. Marija, starante proksime ĉe la vitro kaj malklariginte ĝin per sia elspiro, viŝis ĝin kaj denove rigardis al la maro. Kiam la vitro denove malklariĝis, ŝi perfingre surskribis: Mato.
Marija lernis legi kaj skribi de la bona maljuna paroĥestro. Spektante tra la larmoj, per kiuj la okuloj estis surverŝitaj, la malaperiĝintajn literojn de sur la vitro, ŝi ekaŭdis ĝemspiron el la lito. Ŝi haste turnis sin kaj ekiris al la malsanulo. Mato denove suspiris kaj malferminte duone siajn okulojn, movis la manon.
-Ĉu vi ion deziras? - Marija ekflustris timeme, nu, laŭ ŝia vizaĝo traflugis ĝojo.
Mato pli malfermis la okulojn, ekrigardis suferante la knabinon kaj peze elspiris.
-Panjo, panjo! - Marija ekvokis mallaŭte.
-Kio okazis, mia kara?
-Venu ĉi tien, li konsciiĝis.
-Jen mi - diris Jela enkuranta en la ĉambron.
Ekpreninta la manon de Mato, ŝi palpis la pulson, kaj ne povinta trovi ĝin, ŝi ekbalbutis.
-Ja kie tio okazos? Ĉu li ion diris, ĉu li moviĝis en la lito?
-Li malfermis la okulojn.
Jela kapskuante demandis dube:
-Aŭskultu min, kara junulo, ĉu vi ŝatus iom da supo? Unu aŭ du kuleroj ne malutilos al vi. Ĉu vi aŭdas! Ĉu vi fartas iom pli bone? Parolu, kompatinda, diru al ni kion ajn vi volas, samkiel vi estus en la propra domo.
-Panjo, li ne povas aŭdi vin - elbuŝigis la knabino per dolorsenta voĉo. La virinoj eksilentis. Sur la vizaĝo de Marija estis videbla angoro. La malsanulo moviĝis, leĝere ektremis, suspiris kaj tute malfermis la okulojn. Konsternita li ekrigardis la virinojn, volis diri ion, sed lia vorto perdiĝis en la gorĝo, nur febla kaj nekomprenebla voĉo eliris el lia buŝo.
Marija prenis lian dekstran manon, kliniĝis super la lito kaj super lia vizaĝo kaj demandis lin:
-Kiel vi fartas?
Mato rondpromenis okule tra la ĉambro, rigardis la patrinon kaj ŝian filinon, kaj kunpremis la palpebrojn malrapide.
-Ne timu, kara! Vi frapiĝis; nenia malbono, konfidu Dion! - Jela konsolis lin.
-Panjo, li ne povas aŭdi vin - suspiris la knabino ripete.
Mato ekrigardis al Marija kaj ekridetis al ŝi kun apenaŭ rimarkebla dolora rideto.
-Kiel vi fartas? - Marija denove demandis kaj kompate rigardis lian vizaĝon.
-Aŭdu min, kara amiko, obeu min kaj akceptu kuleron da supo.
Mato kapneis.
Marija kaj Jela kompreninte ekrigardis unu la alian: - Li ne mortos.
La povra Mato, rigardante al la virinoj per malklaraj duonestingitaj okuloj, malfacile ekflustris:
-La maristoj?
-Ĉiuj savitaj, ĉiuj! - Marija trompis lin.
-Jes, ĉiuj! - ripetis la patrino.
-Ĉu ĉiuj?
-Trankviliĝu, kara amiko, ne timu, nenia malbono - konsolis lin Jela.
-Kie mi troviĝas?
-Ĉe Antun Ŝabariĉ - respondis Marija.
Mato, milde ridetinte al la knabino, elbuŝigis:
-En Luĉica?
-Jes, jes, en Luĉica - eldiris la virinoj.
-Mia boato? - Mato suspiris.
-Ne pensu nun pri via malfeliĉo - respondis Jela.
-Jes, ne pensu; ne indas zorgi, gravas, ke vi ĉiuj savis viajn vivojn - parolis Marija.
-Min doloras...
-Kie doloras? - demandis la virinoj.
-En la kapo.
-Ŝtono vundis vin, oni diras - flustris Marija, rigardante lin konsolige.
-Ĉu iu povus... - Mato ne povis findiri.
-Parolu, kara, parolu. Ĉion ni faros laŭ via plaĉo - Jela instigis lin.
-Pastron... terure al mi...
-Trankviliĝu, trankviliĝu! - Marija petis lin.
-Ho, panjo mia! - Mato ekĝemis.
-Mi tuj iros por alvenigi la pastron - diris Jela kaj ekiris al la paroĥdomo. Dumvoje ŝi rakontis, ke Mato denove parolas.
-La vizaĝo de Mato komencis sereniĝi, kaj en la koro Marija sentis grandan ĝojon. La okuloj de la maristo pleniĝis per febla brilo. Li milde rigardis la knabinon kaj mallaŭte diris:
-Ĉiuj do estas savitaj?
-Jes, ĉiuj, nu ne parolu tro, ankaŭ al vi Dio donos sanon.
-Ho, panjo mia, hieraŭ mi ne konjektis...
-Diru, diru, kion via koro deziras?
-Mi ne konjektis, ke tia malfeliĉo trafos min.
-Dio volis tiel.
-Sed kiu estas vi, bona knabino?
-Mia patro nomiĝas Antun Ŝabariĉ.
-Mi konas lin...Ho ve al mi, ho mia kapo! - ĝemis la kompatinda Mato.
-Estu pacienca iom; ni zorgos alvenigi kuraciston.
-Sed ĉu vi sciigis jam iun en Jelenŝĉica?
-Jes, tuj post la akcidento.
-Vi estas bonaj homoj! - Mato suspiris kaj dankeme kaj karese rigardis al Marija.
Marija diris pudore.
-Kiu ja ne kompatus vin?
-Kie estas miaj maristoj?
-Ĉe niaj najbaroj. Ili estas sanaj; ili nur malvarmumiĝis; ja la tutan nokton vi estis en la akvo.
-Jes, jes, bona knabino.
-Vi sufiĉe suferis ĉi nokte!
-Mi tute ne konjektis...
-Ripozu, kara amiko! - Marija petis, ĉar li parolis kun granda peno.
-Kiel rekompenci al vi?
-Ne parolu tiel! - Marija diris afable.
-Mirakle mi savis mian vivon...
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Liaj nigraj okuloj ekbrilis kaj pli malfermiĝis. Perokule li sekvis la karan vizaĝon de la bona Marija. Ĉi tiu ĉarma virgulino ŝajnis al li kiel anĝelo gardanto, kiu venis el la ĉielo al lia kapkuseno por konsoli kaj mildigi lian kordoloron. Spektante la knabinon, li pensis pri morto, sed ĉi momente ia spasmo skuis lian animon.
En tiu ĉi sama tago dum la krepusko Mato-n vizitis la maljuna paroĥestro, la negocisto Tomo Bariloviĉ kaj lia filo Stipe. La povra Mato povis jam pli facile paroli. Ili konsolis lin kaj kuraĝigis parolante, ke li estas ankoraŭ juna kun fortika konstitucio, kaj, ke li, post nelonge, per Dia helpo, ellitiĝos kaj resaniĝos.
Mato kaj Stipe konis unu la alian jam laŭvide. Ili intervidiĝis jam kelkfoje sur la bordo de Rijeka.
La savitaj maristoj ĉiel deziris viziti sian vunditan mastron la saman vesperon, sed tion ne permesis la familianoj, ĉe kiuj ili estis loĝigitaj, zorgante, ke ili tiel ĉifonvestitaj ne malvarmumu.
(Dum la familianoj zorgis pri la vundita Mato, al Luĉica venis liaj gepatroj, kiujn tuj sciigis pri la akcidento de ilia filo la domestro Antun Ŝabariĉ. La emocia kaj karesa renkontiĝo de la gepatroj kun la vundita filo estis larmige kortuŝa. La gepatroj de Mato, kiuj de antaŭe konis la familion Ŝabariĉ, estis feliĉaj, ke ilia filo Mato kuŝas ĝuste en ilia domo. Sekvis paroloj kaj rakontoj pri la akcidento, ĝis la krepusko. Marija adiaŭis la ĉeestantojn, kaj ŝiaj rigardoj renkontiĝis kun la rigardoj de la vundita Mato. La sekvontan tagon Maton vizitis liaj fidelaj maristoj Menego kaj Pero kaj ili decidis, ke ili vespere revenos al Jelenŝĉica, kun la patrino de Mato. Ili pli frue ne povas.)
-Kial? - demandis Mato.
-La estro de ĉi tiu komunumo invitis nin veni al li la hodiaŭan posttagmezon - respondis Pero.
-Nu iru. Mi scias kial li invitas vin; li volas priserĉi vin kaj poste skribi al la distrikta sidejo, ke la boato rompiĝis en lia komunumo, kaj ke tiuj ĉi bonaj homoj savis viajn vivojn. Diru al li nur la veron, ĉion vi sinsekve diru - diris al ili ilia mastro.
Pero kaj Menego ekiris al la komunumestro kaj trovis tie en lia kancelario tri virojn el Luĉica. Ili venis por diri, kio okazis sur la klifoj, kaj kiel Luĉicanoj savis la maristojn. Tiu ĉi triopo estas nur-nuraj amikoj, kiujn la komunumestro havas en Luĉica. La urbestro Ermano Murelli antaŭ multaj jaroj ekloĝis en Luĉica.
Kiam la maristoj venis en la malluman ĉambron, la estro proponis al ili sidlokojn. Pero kaj Menego, time ĉirkaŭobservis, kaj tiam eksidis sur malnovajn kaj malsolidajn seĝojn. En la ĉambro estis multe da disĵetitaj paperoj kaj flaviĝintaj kaj polvigitaj gazetoj. En ĉi tiu malordo sterniĝis la urbestro sur larĝa brakseĝo, kaj li ridetis kaj ridetis al la maristoj, kiuj oblikve rigardis lin, dezirante baldaŭ fini la viziton.
La edzino de la urbestro Anastazija kaj ilia filino Ida alportis sur larĝaj teleroj rompitajn juglandojn kaj tranĉitajn panpecojn kaj du botelojn da ruĝa vino. La urbestro verŝis ĝin en glasojn kaj regalis la homojn.
-Nu, nu, ek, trinku glason da vino, kaj tiam ni ekiros al la laboro!
Li parolis afable, dolĉe kaj ridetante laŭ sia maniero, kiel kutime. Lia vizaĝo estis rondforma kaj ruĝa, mallonga kaj larĝa liphararo movis sin laŭ la supra lipo dum la parolo. La urbestro estis pli juna ol lia edzino Anastazija.
-Kia estas via nomo? - la magra kaj alta Anastazija demandis Menego-n.
-Menego Paĉiĉ.
-Kaj vi kara amiko?
-Mi?
-Jes, jes, vi! - ripetis Anastazija, rigardante en lian vizaĝon per siaj malgrandaj okuloj ruĝiĝintaj pro inflamo.
-Mi nomiĝas Pero Streha - respondis la maristo.
-Vi ambaŭ venas el Jelenŝĉica? - daŭrigis la urbestro.
-Jes, ambaŭ - la maristoj respondis samtempe.
-Tiel, tiel, sed trinku ankoraŭ unu glaseton. Ida, enverŝu al ili; tian ili ne trinkas ĉiutage! - ridetis Murelli altirante la veŝton super sian grandan ventron, kiu preskaŭ ripozis sur la dikaj kaj mallongaj kruroj.
-Prenu ankaŭ pecon da pano, ne hontu; vi sentu kiel en via hejmo - instigis ilin la mastrino klopodante, ke ŝia nigrohaŭta kaj iom flaveta vizaĝo estu afabla. Ŝiaj vangoj estis tute sulkigitaj per densaj faldoj, kaj grizaj haroj el du verukoj, kiuj troviĝis inter la faldoj, primemorigas pri ia kota flavonigra flako, el kiu elstaras vostoj de anasoj mergiĝantaj kun la kapoj en akvo, sulketante la surfacon.
-Diru al mi, kara Streha, kiam vi ekiris el Rijeka kaj kie la tempesto atakis vin? Diru al mi ĉion, kiel plej bone vi scias.
-Jes, mi volas - respondis Menego.
-Nu, diru do vi. Mi demandis la amikon Streha. Nu, ne gravas - diris la urbestro.
-Silentu, Menego, la sinjoro urbestro demandis min, sed se ĝuste vi deziras paroli, vi povas libere - diris Streha.
-Ĝi estas tute same! - Menego supren movis la ŝultrojn.
-Ĉial, estas same - la malgranda Streha klinis la kapon gladante ĝin.
-Ek, ek, karaj amikoj, ĉu unu aŭ la alia; ne gravas kiu parolos. Tio estas egala! - permane svingis la dika urbestro.
-Tion ankaŭ mi diras! - konfirmis Streha.
-Kion vi diras, kara amiko? - demandis Anastazija.
-Li diras, ke li opinias, ke estas same ĉu parolos li aŭ mi - klarigis Menego.
-Kompreneble, ke estas egale! - ekkoleretis la urbestro.
-Ja, ankaŭ mi tiel diras! - ekkriis samtempe Streha kaj Menego.
Ida, la filino de la urbestro, fraŭlino tridek jarojn aĝa, aldonis per sia sibla voĉo:
-Ja ne implikiĝu en la parolon de la alia!
-Silentu, stultulino! - kolere riproĉis ŝin ŝia patrino. - se ankoraŭ vi komencos, tiam ĝis morgaŭ ni ne venos al la fino.
Ida ofendiĝis. Ruĝiĝinte laŭ sia pala vizaĝo, ŝi ekstaris kaj eliris el la ĉambro lamante. Ida tre similis al sia patrino.
La triopo el Luĉica sidis kaj trankvile fumis, sorbetante la vinon kaj ŝmacante per la buŝoj.
Anastazija koleris, ĉar ŝi vane klopodis fari afablan rideton per siaj magraj lipoj, kiuj malkovris ŝian sendentan makzelon, La faldoj sur ŝia vizaĝo ondetis. La grizaj haroj de la veruko movis sin kvazaŭ anasvostoj super kota marĉo.
-Nu, parolu jam, ĉu unu aŭ la alia! Parolu do vi! - permane Anastazija svingis al Menego.
-Noktomezo estis kiam ni atingis - komencis paroli Menego.
-Tiel, jes, ĉirkaŭ la noktomezo - enfalis Streha en la parolon. Ni velis pelataj per la vento, sidante ĉe la stirilo, konverzaciante kaj fumante.
(Nun la maristoj - Menego kaj Streha - daŭrigis sian rakonton pri la ŝiprompiĝo kaj pri la maniero, kiel ilin savis bonaj homoj. La ruza Murelli deziris el tiu akcidento havigi al si ordenon. Li klopodis konvinki la savitojn, ke ili ne estus savitaj se li ne ordonus al homoj savi la malfeliĉulojn. Ĉi tiujn memglorigojn konfirmis liaj tri viroj, bedaŭrinde la luĉicanoj, kiuj servis al li. Finfine oni faris protokolon, kiun Menego kaj Streha atestis per siaj krucsignoj, ĉar ili ne scipovis skribi.)
Iom poste la urbestro gvidis la maristojn al la domsojlo. Salutinte ankoraŭfoje, li revenis en la ĉambron frotante ĝoje la manojn kaj saltetante.
-Kion vi opinias? - demandis la edzino, streĉante la vangosulkojn, kaj verve rigardante lin al la okuloj.
-Sen dubo, kara Anastazija! - respondis ŝia Ermano, ridetante acide kaj skrabe rigardante al ŝia sulkigita vizaĝo.
La amikoj de la urbestro longtempe trinkis mute, en la kancelario de la komunumo, kaj fumis el mallongaj pipetoj. La luĉicanoj ne estimis tiujn virojn, kiuj nur ĉiuokaze kapjesadis al Murelli.
-Tiu procentegulo Stipe aŭ eĉ la paroĥestro povus damaĝi al miaj kalkuloj - flustris Ermano al sia edzino en la orelon.
-Ne babilu, malsaĝulo, sed klopodu, ke tiuj homoj eliru el la domo. Ili fortrinkos la tutan barelon! Kial ili disverŝus nian vinon en nia domo! - Anastazija rediris al li mallaŭte.
La saman tagon vespere ekiris Menego, Streha kaj la patro de Mato al Jelenŝĉica. La patro kisinte la filon, viŝis kelkajn larmogutojn esperante, ke li baldaŭ renkontos lin hejme.
Du tagojn post la ŝiprompiĝo, frumatene, Antonio envenis haste en la domon. Jela, rimarkinte lin, surpriziĝis, kiam ŝi vidis lin tiel ĉifonitan, palan kaj nekombitan.
-Antonio, pro Dio, kie vi estis? Kiuj malbonoj trafis vin?
-Mi trovis la dronintan knabon.
-Kio!?
-Jes, mi trovis lin.
-Kie vi trovis lin?
-La maro elĵetis lin sur la sablon.
-Kaj kion vi tiam faris?
-Mi alportis lin en la tombejon.
Antonio eniris en la ĉambron. Ĉiuj estis surprizitaj. Li rigardis al Marija kaj volis eliri, sed la knabino haltigis lin dirante:
-Kio okazas al vi, Antonio? Ni serĉis vin ĉie.
-Ankaŭ mi serĉis kaj mi trovis lin - li respondis abrupte.
-Post kiam Mato aŭdis, ke la knabo dronis kaj ke Antonio trovis la korpon, liajn okulojn plenigis larmoj, kaj li diris:
-Li dronis do, sed vi ĉiuj diris, ke li foriris al Jelenŝĉica tuj post la ŝiprompiĝo.
-Tro malbone vi fartis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kaj ni ne volis malĝojigi vin - pretekstis Marija.
Antonio mirigita rigardas al Mato, kvazaŭ kolera, kvazaŭ li envius, ke Mato kuŝas en tiu varma lito kaj ke Marija lin flegas.
La knabino diris al Antonio:
-Aŭskultu, vi ne fartas bone; vi tremas pro malvarmo.
Antonio timeme rigardis ŝin kaj iris en la kuirejon apud la fajrejon, kie jam flagris dikaj ŝtipoj.
Pasis kelkaj horoj kaj la kompleta Luĉica eksciis, ke la kadavro de la droninta trovito estas sur la tombejo. Deko da vilaĝa infanaro ariĝis ĉirkaŭ la kirketo sur la tombejo. La pli aĝaj ne volis rigardi tra la fenestreto en la mortintejon, sed ili levas la pli junajn sur siajn ŝultrojn. La knaboj indiferente rigardis la mortintan troviton, kiu kuŝis sur la portilo, kaj ili rakontis al la aliaj pri la aspekto de liaj vizaĝo, manoj, kaj pri la aspekto de la rompita frunto.
La trovito estis entombigita.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Post du semajnoj de la malsanperiodo Mato komencis ellitiĝi, sed li ne eliris el la ĉambro. Ĉiutage li fariĝis pli kaj pli ĝoja, kaj tiel ankaŭ Marija kaj ŝia patrino. Li parolis, ke li konstruos novan boaton tuj post la resaniĝo kaj, ke li ne timas la maron. Pasis unu monato, kaj Mato tiom plifortiĝis, ke li povis ekiri al Jelenŝĉica. Li sentis malĝojon en sia koro, ĉe la penso, ke li vorlasos la domon de Ŝabariĉ kaj la ĉambreton, en kiu li tiom trasuferis kaj en kiu oni regalis lin per la plej atenta amo kaj per neeldirebla oferemo.
Mato ne povis trovi ĝustan vorton kiel danki al Jela kaj Marija, kiam li adiaŭis ilin.
-Kiam vi komplete resaniĝos, vizitu nin. Ne troviĝas Luĉica en alia parto de la mondo - diris Jela al li.
Ankaŭ la patrino de Mato kaj lia patro Andro, kiuj venis por rehejmigi lin, dankis al la virinoj pro la amo kaj pro ĉiu bono.
Mato rigardante al la nigraj kaj malsekaj okuloj de Marija kaj premante ŝian manon, kiu tiomfoje lavis kaj bandaĝis lian vundon, elbuŝigis kun tremanta voĉo:
-Marija, mi neniam forgesos vin.
La ĉarman junulinon surverŝis ruĝo ĉe la kolo kaj la vizaĝo, kaj ŝi ŝtelmove viŝis la larmojn de feliĉo...
Pasis la vintro. Jam kvin monatoj pasis, de la boatrompiĝo en Sandriŝĉe. En Luĉica kolektiĝis multaj sinjoroj el proksimaj urbetoj. La urbestro Ermano Murelli festis raran solenaĵon. Pro lia granda sinoferemo dum tiu boatrompiĝo en Sadriŝĉe, oni premiis lin per ordeno kun ora kruceto.
Sorbetante kafon kaj fumante sufiĉe altprezan cigaron, Isidoro Maletti, la urbestro de Jelenŝĉica, diris al la urbestro de Luĉica:
-Aŭdu, Murelli, ĝi ja estis mirinda spektaklo, la rompiĝo de boato sub viaj klifoj.
-Ankaŭ mi opinias tiel - respondis Murelli, la urbestro de Luĉica - ankaŭ mi opinias ke ĝi estis interesa spektaklo. Kredu al mi, mi bedaŭras, ke en tiu tago mi ne estis en Luĉica. Nur la sekvantan tagon mi revenis el Triesto, kie mi vizitis miajn parencojn.
III
Duonhoron de piedirado de Luĉica al la nordo serpentumas inter la montoj "La nigra rivero" malleviĝante krute al la marbordo. La fluejbordoj altiĝas kun la perakve glatigitaj rokoj. Nelonge for la marbordo sekvas kaskadoj unu post la alia, la fluejo estiĝas pli profunda kaj pli larĝa, kaj fine ĝi falas sur longan sablejon, nomata "Kolonoj". La sablejo havas longecon de iaj cent paŝoj. Super la sablejo elstaras rifa roko, kiu etendas sin en la maron kiel alta kabo. Kiam laŭ la rivereto eksturmas akvo, ĝi alrulas teron kaj gruzon sur la platan sablejon, sed la ondoj pelataj el la suda flanko ĉion forviŝas, tuj post la estiĝo de seka sezono. La ondoj, disverŝiĝantaj laŭ la sablejo, rulas sur ĝi ŝtonojn, ŝovas ilin al la kabo, tiras ilin post si dum retiriĝado, kaj la ŝtonoj estiĝas pli kaj pli etaj, ĝis kiam la maro ilin globigas, blankigas kaj glatigas. Ju pli proksime al la maro, des pli la ŝtonglobetoj estas pli etaj. La sablejo malleviĝas laŭgrade en la akvon. Dek paŝetojn for la bordo la akvo atingas ĝis la kolo de homo. La dunoj blankas kvazaŭ neĝo, ili brilas, se la suno al ili kliniĝas. Ankaŭ la marfundo blankas proksime de la bordo, sed iom fore, maldika ŝlimsablo verdas transirante en grizan koloron. La fundo tiam estiĝas tenebroverda pro la musko, kiu ĉirkaŭkreskas la ŝtonojn dikajn kiel homkranioj, kaj pro la maraj plantoj, kiuj moviĝas apenaŭ percepteble kaj kreskas inter tiuj ŝtonoj. Dum la kvieto, la maro estas tiom trankvila kaj tiom travidebla kaj inerta, ke ĝi aspektas kiel plej pura kristalo, ke oni preskaŭ ekkredus esti vidanta sekan fundon, se ne videblus hela arĝenta strio, kie la akvo interkisas kun la bordo. Pli fore de la musko, la fundo malaperas, kaj la marvasto tenebriĝas, ĝis ĝi fine konvertiĝas al la blua kaj al pli hela koloro, kiu ravigas la okulon, kiu plenigas la bruston per dolĉa sopiro kaj per reva nostalgio. La sablejo "Kolonoj" etendas sin de la okcidento al la oriento. Ĉe la orienta flanko el la maro montriĝas glata rifo, granda kiel malgranda tablo. Dum alta tajdo, ĝi estas super la maro je unu futo. La rifo estas for de la bordo je tri paŝoj, kaj la ĉirkaŭanta maro atingas al plenkreskinta homo apenaŭ ĝis genuo. Sur tiu ĉi glata roko la virinoj lavas tolaĵon, kiam oni en Luĉica ne havas akvon kaj se la marĉetoj de la riveretoj sekiĝas.
Iun tagon fine de la monato julio la ĉarma Marija, la filino de la maristo Ŝabariĉ, lavis tolaĵon sur ĉi tiu glata roko. La tutan tagon la suno apogas sajn radiojn sur la sablejon eksponitan al ĝi. La brulanta aero vibris super la kalva kaj la ŝtonoriĉa bordo kiel delikata kaj travidebla nebulo. Antaŭ Marija sterniĝis trankvila kaj nemezurebla maro, interkisante kun la ĉielo en malproksimego de la brilanta horizonto. La glata surfaco kvazaŭ estus kunfandita kun la lazura ĉielo. La bordoj de Istrio, la bordoj de la insuloj kaj insuletoj, la krutaĵoj kaj la arbaretoj, la blankaj kirketoj sur la montetoj, la grizaj vilaĝetoj kaj la malhelaj urbetoj kaj unuopaj vilaĝdomoj, ĉio tio duobliĝante spegulis sin kviete kaj rave en la bluaj profundoj. La suno jam kliniĝis al la okcidento. La ombroj de la klifoj falis al la maro kaj la ombroj de la juniperoj kaj de la montkrestoj longiĝis laŭ la promontoro kiel pintoformaj makuloj, kiel disŝiritaj ĉifonegoj. La oraj radioj, ŝutiĝante tra la interkrutejo, per la rivereto dispartigitaj montoj kaj trans la ravinoj, ardigis la sablon kaj per punca oro surverŝis la belan knabinon. Marija, starante en la akvo, fleksiĝis super la rifon, sur kiu ŝi lavis la tolaĵon.
La klara aero, la brilo de la subiranta suno, la akvoodoro, la odoro de salvioj kaj oleastroj, varma spiro de la varmigitaj rokoj, ĉiu tiu rava beleco de la varma somera tago, ĉio tio ĉirkaŭis la ĉarman, junan kaj sanan knabinon.
La frapoj de ŝia lavbatilo rompadas la grandiozan silenton per reeĥoj en la kanjonoj kaj de sur la rokoj.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Fininte la lavadon, Marija eliris el la maro, singarde irante laŭ la sablejo. La suno jam kaŝiĝis de sur la sablejo. Ŝi komencis kolekti la tolaĵojn, kiujn ŝi sternis sur la ŝtonegoj por sekigi ilin, ŝi ekaŭdis kelkajn ŝtonojn ruliĝantajn en la maron. Ŝi rigardis al la bordo kaj ekvidis homon kiu grimpis sub la klifoj, super la maro mem.
-Antonio, ĉu estas vi? - mirante ekkriis, la konsterninta Marija.
-Jes - respondis Antonio.
-Kie vi grimpas? Vi ja freneziĝis! - admonis lin la knabino.
-Ne timu, mi ne falos en la maron.
-Sed kie vi estis?
-Mi fiŝkaptis tie malantaŭ tiu promontoreto. Mi eĉ iom kaptis.
-Ho, kia utilo el fiŝoj! Atentu, ke vi ne trempu vin en la akvon!
Antonio, grimpante, proksimiĝis al la sablejo. En la ombro sub tiuj rifoj ŝajnis al Marija, ke ŝi jen vidas lin, kaj kiam li malaperis, ŝi timis, ke li falus en la maron. Kaj kiam li fine saltis sur la sablon, la knabino demandis lin:
-Kie ja estas viaj fiŝoj? Vi ja diris, ke vi kaptis kelkajn.
-Ili ne estas logaĵavidaj - li rediris kaj komencis eligadi la fiŝojn el sub la ĉemizo.
-Ho, sufiĉan nombron da ili vi kaptis! - ĝojis la knabino ridetante.
-Kelkajn, sed via patro koleros; mi jam devus esti hejme.
-Kial, Antonio?
-Li sendis min kolekti brulolignon, sed mi, vidinte tian belan maron, opiniis, ke ne noktiĝos baldaŭ, kaj ke mi povos malsupreniri sub la rokojn por ĉasi por vespermanĝo.
-Kie estas la ligno?
-La faskon mi postlasis ĉe la vojo sur la monto. Mi aŭdis antaŭ ne longe vian lavobatilon, kaj mi venis.
-Venu, Antonio, helpu al mi kolekti la tolaĵojn. Tian soifigan varmegon ni ankoraŭ ne havis.
-Tuj, tuj - diris Antonio. Lia vizaĝo sereniĝis rigardante la bonan knabinon.
-Mi esperas, ke ni atingos hejmen ĝis la vespera Anĝeluso. Vi scias, ke mia patrino tuj maltrankviliĝas.
-Ankoraŭ pli frue, Marija! Kiom da irado ni havas de ĉi tie?
-Duonon da horo, aŭ pli. Kiel varmege estas hodiaŭ! Bela vetero - diris la knabino enpensiĝinta.
-Bela, jes bela. Ankaŭ la maro estas trankvila, tute trankvila - respondis Antonio mallaŭte kaj iel timeme.
-Kion vi diras?
-Ĉu mi?
-Jes, ion vi diris.
-Ke la maro estas trankvila.
-Hodiaŭ neniu boato rompiĝos - rimarkis Marija rigardante laŭ la bordo.
-Ankaŭ la boato de Bartoliĉ...
-Ja kiel Mato trafis vian menson? - embarasiĝis Marija.
-Mi ĉiam pensas pri Mato - rediris Antonio per amara voĉo.
-Ĉu tiel?
Post mallonga paŭzo Antonio demandis ŝin, rigardante suden.
-Ĉu vi... ĉu vi ne pensas?
-Kial vi demandas min pri tio?
-Mato estas bona, jes, bona.
-Mi scias, ke li estas bona - ŝi rediris ruĝiĝante.
-Dimanĉon li venos ree en Luĉicon, se li havos tempon.
-Mi antaŭĝojas pro lia alveno; jes, mi kaj miaj gepatroj - Marija honteme elbuŝigis.
-Jes, jes, vi ĝojas...
-Bonan homon ĉiu deziras.
-Mato estas bona, jes, bona.
-Ĉu vi ne ŝatus vidi lin? sen vi Antonio, li probable ne vivus nun. Vi multon helpis ĉe la akcidento. Mato ofte parolas pri vi.
-Ĉu li parolas pri mi? Hodiaŭ estas ĵaŭdo, li hodiaŭ iras al Rijeka, kaj sabaton li revenos al Jelenŝĉica...
-Kiu diris al vi, ke li hodiaŭ iras al Rijeka? - ekrigardis Marija en liajn okulojn.
-Mi konas lian novan boaton. Jes, sabaton li revenos al Jelenŝĉica, kaj dimanĉon li venos al Luĉica.
-Nu diru al mi, kie vi vidis lian boaton.
-Mi vidis ĝin antaŭ ne longe tie de sur la promontoro, kie mi hakis la brulolignon. La boato glitas laŭborde, kaj ĝi certe baldaŭ eliros el tiu golfeto.
-Ĉu ĝi estas ankoraŭ malproksime? - demandis la knabino ridetante al li.
-Ne estas malproksime - li rediris per haka voĉo.
-Tiel!... - Marija elbuŝigis, kaj ŝia frunto malsereniĝis ekrigardinte al la vizaĝo de Antonio.
-Jes, ĝi montriĝos ĉe la promontoro antaŭ ni. Ni atendu ĝis kiam la boato venos ĉi tien.
La knabino ruĝiĝis.
Dum ŝi poste ordigis la tolaĵojn en pakaĵon, Antonio diris al ŝi kun amara kaj nestabila voĉo:
-Ĉu vi aŭdas?
-Kio estas aŭdebla?
-Ĝi ne estas malproksime.
-Antonio, ni iru hejmen.
-Ĉu vi ne aŭdas la remilojn?... Ni atendu - li diris kun neklara voĉo.
Marija ekrigardis al la malalta kaj longa promontoro, kiu de sude fermas la golfeton, kie troviĝas la sablejo "Kolonoj". La knabino aŭskultis, kaj ŝia vizaĝo sereniĝis. Aŭdiĝis alterna plaŭdado de remiloj. Malantaŭ la pinto de la malalta promontoro jam videblis la masto de la boato. Marija ridetis. La boato proksimiĝis al la ekstremaĵo de la promontoro, kaj la masto kaj la velo malkaŝiĝis pli kaj pli. Fine aperis ankaŭ la nigra ŝipotrunko.
La frunto de Antonio sulkiĝis...
Kvar maristoj, starantaj sur la ferdeko, apogis sin sur longajn remilojn, kiuj kurbiĝis en la fortikaj manoj de la maristoj. La maristoj jen klinis sin antaŭen kaj etendis sin, kaj jen baŭmante rektiĝis. Po du remiloj ĉiuflanke trempiĝis en la maron kaj ŝmacoŝpruce leviĝis el ĝi. Antaŭ la boato gliteglate sterniĝis arĝentoblua akvo. Ĉe la pinto de la promontoro la boato turniĝis en la golfeton, kaj pasante sub la klifoj, ĝi baldaŭ alrampis proksime de la sablejo.
Marija ekiris hejmen, sed veninte al la apikaj klifoj, kiuj elstaras el la maro proksime de la sablejo, ŝi apogis sin kun la pezaĵo sur iun altan ŝtonon. Nun la boato alrampis sub la klifon, sur kiu Marija atendis. Tiu ĉi klifo altas je unu masto.
-Aŭskultu, Menego, al mi ŝajnas, ke tie sur la sablejo estis Marija de Ŝabariĉ - diris Mato sub la klifo ne vidante la knabinon.
-Se estis ŝi, ŝi ne estas malproksime - respondis Streha.
-Ne, ŝi ne povas esti malproksime, ĉar de tiu promontoro ni ne remsvingis pli ol kvindekfoje. Min malofte trompas mia okulo; tuj kiam ni venis sub la kabon, mi tuj rekonis ŝin - asertas Mato.
-Kaj tiu homo kun ŝi estis certe Antonio - volis diri Menego.
-Lin ankaŭ mi rekonis! - balancis Streha per sia kapo.
-Ne babilu! Kion vi scias? - Streha malaprobis malestime.
Marija atente aŭskultis tiun ĉi mallongan parolon sur la boato. Arda ruĝo superverŝis ŝian kolon kaj la ĉarman vizaĝon. Ŝia koro batis forte en la brusto. Antonio sidante sur malalta ŝtono, apogis siajn kubutojn sur la genuojn kaj mallevis sian grandan kapon en la polmojn. Liaj okuloj morne rigardis al la pinto de la masto kiu moviĝis super la klifo. Lia vizaĝo aspektis malserena.
La boato lante turnis sin sub la klifo, foriĝis de ĝi je kelkaj remsvingoj kaj ekveturis laŭlonge de la sablejo al la kabo. Marija rimarkis la frontan parton de la ŝipeto. Sur la ferdeko troviĝis ordigitaj hejtŝtipoj kaj kelkaj kaĝoj plenigitaj per kokidoj. Jam videblis duono de la boato. Ĉe la masto sur la ferdeko kuŝis kelkaj meleagroj. Ili estis kunligitaj duope. Inter la meleagroj kuŝis unu bovido, kaj iom fore ankoraŭ kelkaj kaĝoj da kokidoj kaj kokinoj. Ĉiu besto plendis kaj lamentis per siaspeca voĉo. Sed jen ankaŭ la kapoj de la maristoj, jen la nigra kaj la krispohara kapo de Mato! La tuta barko jam malkaŝiĝis. La koro de Marija vibris pro ĝojo. Mato staris sur la poŭpo. Li apogis sin al la remilo, direktis per la stirilo ŝovante ĝin dekstren aŭ maldekstren, laŭbezone. Mato ekrigardis al la bordo, li rimarkis Marija-n, li remetis la remilon en la barkon kaj ekkriis:
-He, hoj! Menego, Streha, ŝija, ŝija! Tio signifas: veturu reen!
-Ho, he karulino ora! Mi sciis, ke vi ne estas malproksime. Vi observas nin, kaj eĉ: "Bonŝancon!" vi ne diras! Kiel, kiel estas, Marija? - ĝoje demandis ŝin Mato.
-Varme, Mato, varme! - respondis Marija ridetante al li.
-Jes, vere, surmare samkiel surborde! - aldonis Streha, viŝante la ŝviton de sur la frunto per la mandorso.
-Vi, karulino, malfrue rehejmiĝos. Marija, jen rigardu ĉi tiun maron, ho, kvazaŭ oleo!
-Mato, vi laciĝos remante ĝis Rijeka, se ne ekblovos - rediris Marija.
-Ekblovos poste, kiam malvarmiĝos - elspiris Menego.
-Marija, kion vi faris sur la sablejo? - demandis ŝin la mastro Mato.
-Mi lavis. Pro granda seksezono, en la riveretoj akvo ne troveblas - plendis la knabino.
-Palumbo eĉ guton ne troveblas! - kapklinis Streha.
-Marija, mi rekonis vin de tiu promontoro.
-Mi sciis, Mato, ke vi veturas.
-Tiel do?
-Jes, Antonio rimarkis vin.
-Che nuovo, kia novaĵo, Antonio? Ĉu fiŝoj troveblas? - demandis lin Mato.
-Ĉiujn mi povus baki surventre - respondis Antonio bruske.
-Ĉu la dentoj doloras vin, ke tian acidan mienon vi montras? - ŝercis Streha.
-Remu, remu, Rijeka estas malproksime! - Antonio montris la maron al ili.
-Kiel estas hejme? Marija, ĉu alvenis via frato el Vieno? - daŭrigis Mato.
-Li venos post kelkaj tagoj.
-Tiu Vieno, oni diras, estas grandioza urbo! - eksvingis Streha per la manoj.
-Kion vi scias! En la mondo ekzistas pli grandaj kaj pli belaj urboj. Kion ja vi vidis? Vi ne vojaĝis pli fore ol al Rijeka aŭ Pula! - asertis Menego.
-He, rakontojn mi aŭdis! - respondis Streha iom kolere.
-Marija, se la vetero konvenos, postmorgaŭ mi venos al Luĉica. He, Menego, Pero! enmarigu la remilojn! Kial, pro diablo, vi babilas? Voga! Remu! Streĉu! Marija, adiaŭ! - krietis la juna mastro, la ĉarma Mato.
-Feliĉon, feliĉon! - ekkriis Marija rigardante al la boato, kiu ektangis kaj moviĝis per la unua forta remstreĉo.
-Adiaŭ, karulino! Salutu viajn familianojn! Se Dio permesos, ni baldaŭ vidos nin - kriis Mato.
-Feliĉon! feliĉon! - ekdeziris al li la knabino.
Iom poste la boato komencis kaŝiĝi post la kabon, sed antaŭ ol ĝi malaperis, Mato turnis sin al la klifo kaj eksvingis permane al la knabino. La sulko, kiu nigris sur la trankvila kaj blanka surfaco, kaj ankaŭ la larĝaj kaj unu de la alia egale distancitaj ŝaŭmcirkloj, kie estis la remiloj enmergitaj, markis la vojon, kie la boato pasis.
Marija enpense rigardis al la maro kaj al la sulko kiu fine trankviliĝis kaj senmoviĝis. La suno ankoraŭ origis la montojn de la insulo Cres kaj ĝiajn verdajn kverkajn arbaretojn. La ruino de la antikva monaĥejo sur la sama insulo, sur la mistera Porozina, estis ardigita per oraj radioj, kaj la fenestroj de la malgranda kirketo de Sankta Antonio, kiu leviĝas apud la monaĥejo spegulis kvazaŭ flava flamo. Giganta ombro de la istria montaro jam kovris la trankvilan maron.
La brusto de Marija lante moviĝis supren kaj malsupren, ŝia koro batis trankvile, kaj malantaŭ la promontoro, el la silenta golfo, oni aŭdis obtuzajn plaŭdojn de la remiloj, oni aŭdis ĝojkrietojn. La montara aero komencis malleviĝi sur la maron, movante per la varmego sekigitajn salviojn kaj zumante inter la pingloj de la juniperoj. Malgrandaj ondetoj vibris kaj nigrigis la marom ĉe la sablejo. La malprofunda fundo ŝajnis luliĝi. La leĝeraj blovetoj de ĉi tiu vespera venteto svingiĝis al la vasta maro, sed ili malaperis iom for la bordo.
Antonio sidis kaŭre sur ŝtono. Liaj okuloj estis malklaraj kaj angoraspektaj.
Liaj nigraj okuloj gapis al la maro mute kaj dolore, kaj la spirado de Marija ŝajnas al li veni el sub la grizaj klifegoj. Ankaŭ li volus elspiri, sed lian koron ĉirkaŭvolvis serpento, kiu premis ĝin kaj turmentis, nu ĝi ne povis frakasi tiun venenitan koron. La granda maro sternis sin antaŭ li, kaj li bedaŭris, ke Marija ne troviĝis en ĝia profundo. Li volus salti en la akvon de sur la klifo, por kuniĝi kun ŝi. Tie sube, inter la mola musko li forte brakumus ŝin, neniu tion vidus, nek ŝi, nek tiu... tiu Mato...
-Antonio, ni iru hejmen - fine diris Marija, ekrigardinte al la kabo, malantaŭ kiu la boato kaŝiĝis.
-Jes.
Irante laŭ la kruta vojeto, ili pli kaj pli foriĝadis de la maro. Ie ĉe la duono de la vojo, Marija apogis sin kun la pezaĵo sur la malaltan ŝtonomuron. Rimarkinte grandan faskon de la bruloligno, ŝi demandis mallaŭte:
-Aŭskultu, vi ŝarĝis vin tro; ĉu via pezaĵo ne pezas tro?
-Ne - diris Antonio rigardante al la tero.
Ĉiuj vejnoj sur lia nigreta vizaĝo pufiĝis.
-Se almenaŭ vi kunportis iun malnovan sakon, por ke la ligno ne premvundu viajn ŝultrojn.
-Ni iru, ni iru! - li rediris kun malklara voĉo kaj piednuda ekmarŝis laŭ la abraziita ŝtonaro.
Tiel grimpante ili krepuske atingis la imperiestran ŝoseon. Tie ili ambaŭ apogiĝis al malalta muro, por denove ripozi. Ĝis la hejmo ili devis piediri ankoraŭ preskaŭ duonon da horo. Marija viŝante la ŝviton de sur sia frunto, rimarkis viron vestitan laŭ la sinjora vestmodo. La homo malrapide promenis laŭvoje al Luĉica, kaj ludis kun eta blanka hundo, devigante ĝin transsaltadi palison.
-Kiu estas tiu sinjoro? - Marija demandis Antonion.
-Kie?
-Tie, jen, survoje, li iras al ni. Ŝajnas al mi konata.
-Jes, estas li! - rediris Antonio kaj montris per fingro al granda domo, kiu blankis inter la arbotrunkoj sur unu monteto proksime de Luĉica.
-Ĉu estas li maljuna aŭ juna? - daŭrigis Marija, ĉar ŝi vidis lin nur momente sur la vojo, kiu kurbiĝas ĝuste tie.
-La juna...ĉu vi ne konas lin?
-Mi konas lin, nu mi vidis lin nur palpebrume - respondis Marija, kaj ŝia frunto malsereniĝis. Post ioma paŭzo ŝi flustris ripete: - Ankaŭ mia frato venos baldaŭ el Vieno.
-Jes, Marko venos.
-La studado nun finiĝas.
-La studado?
Marija kaj Antonio ekiris nun al Luĉica. Ili marŝis haste kaj aŭskultis la paŝbatojn de la juna viro, kiu fine atingis ilin. Proksimiĝinte al Marija, li salutis ŝin per afabla voĉo:
-Bonan vesperon, belega knabino! Jen, vi ŝvitas, karulino, sub tiu pezaĵo. Kiel bela vi estas... bela Marija; vi nomiĝas tiel, ĉu?
-Jes, mi nomiĝas tiel.
-Sed vi eĉ ne resalutis al mi!
-Marija, baldaŭ noktiĝos; ni iru pli rapide! - Antonio admonis ŝin.
-Ne hastu tiom! Sed, jen, ankaŭ vin mi konas; jes ankaŭ vin! Vi estas Antonio... Antonio - la sinjoro silabumis, glatante sian vangon per la mano.
-Nature, vi konas min! - Antonio respondis kolere, irante kelkajn paŝojn antaŭ Marija.
-Nu, belega Marija, kiel vi fartas? - la sinjoro ekflustris, rigardante al ŝia vizaĝo per siaj nigraj kaj grandaj okuloj.
-Mi bone - respondis la knabino.
-Sed, bone, bone! Jes, jes, mi sciiĝis, ke iu negocisto el Jelenŝĉica venas ĉi tien...
-Oni klaĉas pri ĉiaĵoj - Marija diris mallaŭte.
-Tiel, tiel! Ĉu nuptofesto baldaŭ okazos?
Marija ruĝiĝis dirante nenion.
-Vere, do vere! He, se ĉiuj sonoriloj sonoras, do io okazas! Sen ŝerco, mi hieraŭ eksciis pri tio - diris la sinjoro kaj levinte sian ĉapelon li viŝis per silka tuko sian altan frunton.
-Eĉ se tio estus vero? - ekflustris Marija.
-Mi bedaŭras, ke Luĉica perdus la plej belan knabinon - li daŭrigis kaj ekpalpis ŝian vangon per sia forta mano.
Marija retiriĝis sub la pezaĵo kaj saltis foren je du paŝoj.
-Jen, mi ne sciis, ke mi estas tioma timigulo! Nu kial vi timas min? Ĉu estas mia kulpo, ke vi estas tiom kara kaj ĉarma?
-Lasu min, ni ne konvenas unu al alia! Vi devus honti, jes, honti...
-Mi, honti? Pro kio?
-Jes, vi estas sinjoro...
-Ĉu tio gravas?
-Mi neniun malbonon faris al vi iam ajn. Mi iras laŭ mia vojo, vi iru laŭ la via.
-Vi, ke vi ne faris malbonon al mi? Vi faris, karulino, vi faris! Vi vundis mian koron por ĉiam! - li flustris, por ke lin ne aŭdu Antonio.
-Pri via koro mi ne zorgas!
-Jes, kara Marija, de kiam vi kreskis, mia okulo ĉiam postsekvas vin! Mi neniel povas sufiĉe ĝurigardi vin!
-Evitu min, vi frenezetulo! Lasu min libera! Pro vi mi eĉ el la domo ne povas eliradi.
-Estu kvieta, karulino! Mi forlasos vin, sed vi devas akcepti tiun ĉi malgrandan skatoleton. Tio pruvas, ke mi pensis pri vi ankaŭ en Vieno.
-Kion mi faris al vi! Lasu min, foriĝu for mi!
-Marija, rigardu, jen, rigardu, kiel belaj tiuj ĉi ringoj estas. Prenu ilin, karulino, prenu; neniu scios.
-Ho, panjo mia! - Marija suspiris, ne sciante, kion fari kaj kiel liberigi sin de la tentulo.
-Marija, kara Marija, kial vi tiel traktas min? Kvietiĝu, vi belega knabino! Neniun kialon vi havas timi min.
-Ĉu vi Dion ne timas?
-Se vi plenumos mian peton, ĉio estos bonorde kun vi! Aŭdu min, karulino - li diris kaj prenis ŝian manon - aŭdu min, venu morgaŭ...
-Marija eltiris sian manon el lia, forpuŝis lin kaj ekkriis:
-Antonio, atendu min, Antonio, haltu!
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
La vizaĝo de Antonio ardiĝis per nigra ruĝo, kaj nenion demandante pri la evento kun Marija, li saltis al tiu sinjoro, prenis lin ĉe la gorĝo per unu mano, kaj per la alia batis tiel forte lian bruston, ke li tuj falis sur la ŝoseon.
(Alfredo Saletti estis konsternita. Rekonsciiĝinte el la unua embaraso, li tuj ekpensis pri venĝo. La filo de la riĉulo, procentegulo kaj sangsuĉulo de la honesta ĉemara popolo - de la maljuna Saletti, li opiniis, ke li rajtas fari ĉion volatan. Venĝo okupis ĉimomente lian animon kaj pensojn.)
Dum Alfredo cerbumis en arbareto kiel venĝi al Antonio, ĉe la fajrejo sidis la maljuna Ŝabariĉ fumante el malgranda pipeto kaj rigardante al la svarmantaj muŝoj sur la vandoj kaj sur la fulgonigra breto. La kuirejo estis lumigita malintense. Sur la fajrejo flagris kelkaj ŝtipoj. La flamolumo falis sur la maristan sulkigitan vizaĝon kaj sur liajn magrajn brakojn. Jela, lia edzino, bakis sur la ardaĵo kvar fiŝojn, ŝmirante ilin per granda meleagra plumo, kiun ŝi trempis en ujeton kun oleo. La fiŝetoj ĉirpetis kaj fumis, kaj tra la kuirejo vastiĝis odoro de la oleo kaj eliris tra la malfermita pordo en la mallarĝan strateton.
-Atentu, oldulnjo, ke la fiŝoj ne brulu! - Antun admonis la edzinon. - Ja kion diri, ke ankoraŭ Marija ne venas, nek Antonio?
-Ili estas probable proksime. Marija havis multe da tolaĵo. Ni estas malmultaj en la hejmo, sed tamen granda kvanto ariĝas. Antonio kunprenis ankaŭ hokfiŝkaptilojn, kaj li certe sinokupis per fiŝkaptado.
-Kion fari pri la fiŝoj?
-Mi kuiris iom da terpomoj. Ja, jes, anstataŭ fumi, ĉu vi ne povus senŝeligi kaj distranĉi ilin?
-Donu ilin ĉi tien, Jela, donu.
-Sed antaŭ tio, elprenu la pipon el la buŝo. Ho, diaj viroj! Vi ĉiam nur ŝatas fumon sub viaj nazoj! Antun, pli bone estus enmeti tiujn monerojn en la preĝejan almozoskatolon, ol elspezi ilin por tiu seka foliaro! Jes, jes, tio pli utilos al via spirito! Ja, viaj koro kaj pulmo finbrulos!
-Ne brulos, se ne brulis ĝis nun. Sed donu la pelvon kun la terpomoj ĉi tien - diris la maristo, kaj preninte la pelvon inter siajn genuojn, li komencis senŝeligi la terpomojn.
-Vi do vidis la boaton de Mato? - diris Jela post ioma paŭzo.
-Jes, mi vidis ĝin veturi apud la bordo. He, Mato estas laborema, nu kial esti alia! Jes, kiel vera vermo! Ja, ĉiam laboranta! Mi vetus je ĉi tiuj terpomoj kaj je ĉi tiuj fiŝoj, ke li jam forgesis la akcidenton okazintan pasintvintre.
-Kiam oni alportis lin povran en nian domon, mi ne kredis pri lia resaniĝo. Dio tion volis! - Jela svingis per siaj manoj.
-Li asertas, ke lin neniam doloras la korpoparto kiu estis frapita.
-Lia cerbo iom skuiĝis. Jes, jes, maljunulo, en nia mondo estas tiel! Ĉio, ĉio estas destinita! Tiu malfeliĉo eble alportis feliĉon en nian hejmon. Mi scias, ke nia Marija ne svatiĝos en Luĉica. En nia hejmo ne estas same kiel estis antaŭe, kiam nia Marko foriris en Vienon. Oni nuntempe strebas al mono, sed ni, oldulo mia, ne havas ĝin; jes, jes, ni ne havas ĝin! - Jela suspiris kaj daŭrigis: - Nur sendi kaj sendi, ĉiufoje skribas Marko, jen por tio, jen por tio, ja kiel ni povas havigi ĝin tiome? Malbonaj tempoj estiĝis, malmulte da vino, la oleo mankas, ĉion, kion ni priŝparis, foriris kun Marko en Vienon.
-Ne lamentu, Jela! Marko finstudos, kaj li utilos al ni.
-He, he, se infanoj estus tiaj, kiel iam antaŭe estis! Marko estas sinjoro, sed ni, kiuj ni estas? Povruloj, malriĉuloj! Se Dio estus doninta al mi ankoraŭ unu filon, tiu ne spertus tiujn altajn studojn!
-Jela, turnu la fiŝojn. Do vi opinias, ke Mato svatos nian Marija-n?
-Kion vi volas, ke mi diru al vi? - Jela skue movis per siaj ŝultroj. - Mi dirus ke io koviĝos el tio. Ja kiom foje Mato kutimis veni al Luĉica, antaŭ rompiĝo de lia boato? Nun ne pasas dekkvin tagoj sen lia vizito al ni. Taŭgan kaj honestan bofilon Dio donus al ni! Feliĉan baldaŭan fianĉiĝon! Kompreneble, mi ŝatus, ke mia filino restu en nia hejmo, nu, ne estas Jelenŝĉica trans Karlovac! - Jela findiris kaj renversis la fiŝojn sur grandan pladon.
En tiu momento io falegis antaŭ la domo. Antonio faligis la pezaĵon de sur sia ŝultro. Marija, senŝarĝinte sin antaŭ la pordo, silente eniris en la kuirejon kun teren klinita kapo.
-Nu kial vi, karulino mia, malfruis? Ĉu vi ankaŭ sekigis la tolaĵojn sur la sablejo? - demandis la patrino.
-Jes, panjo, mi sekigis ĝin, por ne porti ĝin malseka supren - respondis Marija rearanĝante la veston ĉe sia sino.
-Nu, ni sidiĝu nun, ke la fiŝoj ne malvarmiĝu. Marija, vi certe malsatiĝis kaj laciĝis - diris la patro verŝante oleon sur la terpomojn kiu fumis en la pelvo.
-Kie estas Antonio? - nun diras Jela.
-Ni kune venis; certe li estas antaŭ la domo - diris la knabino kun malfirma voĉo.
La maljuna Ŝabariĉ alvokis Antonion, kiu eniris senvorte, rigardante embarasite laŭ la kuirejo.
Ĉiuj sidiĝis kaj komencis manĝi. Kiam Jela rimarkis ke ŝia Marija silentas kaj estas iel embarasita, ŝi zorgeme demandis:
-Marija, mi rigardas vin kaj observas, kial vi tiel mutiĝis, kial vi estas tiom deprimita kaj trista?
La patro observis la filinon okuloblikve kaj kvazaŭ li ektimus. Marija apogis sian maldekstran kubuton kontraŭ la tablo, kaj mallevinte la kapon en la manon, ŝi rigardis la patrinon. Ŝiaj lipoj spasmis ploroprete, ŝi ion elbuŝigis, sed la vortoj sufokiĝis en la gorĝo, grandaj larmeroj komencis ruliĝi laŭ la kara vizaĝo kaj guti sur la maldelikatan tablotukon.
-Karulino, doloro mia, ja kial vi ploras, ja kiaj malbonaĵoj vin atakis? - demandis la timanta patrino kun miro.
Ĉar Marija ne respondis, la patro demandis Antonion:
-Aŭskultu, vi estis kun ŝi, ne turmentu nin, diru kial ŝi ploras?
-Jes, mi estis kun ŝi, ŝi ploras... ĉiu plorus. Jes, jen, tiele mi lin! - diris Antonio raŭke, etendinte rapide sian dekstran manon al Ŝabariĉ kaj kunpreminte la pugnon konvulsie. El liaj nigraj, profundaj okuloj fulmobrilis viva flamo, lia frunto malsereniĝis, la brovoj spasme tremetis.
-Panjo! - elspiris Marija kaj per la manoj kovris la okulojn kaj la larmorositan vizaĝon.
-Marija, mia kara ido, diru, pro Dio, kio okazis al vi? - Jela ekĝemis.
-Mi ne scias kion fari plu; li ĉiam ĝenas min - singultis la knabino.
-Vin ĝenas, kiu, Marija? Diru al via patrino.
-Karulino, ne ploru, diru al ni, kia malbono trafis vin. Marija, ne kondutu infanece, parolu! - elbuŝigis la pala kaj timigita patro.
Marija komencis paroli, ke Alfredo kelkan tempon jam tentas ŝin kaj ke ŝi tion ne volis diri, por ne malĝojigi ilin. La maljunuloj paraliziĝis kvazaŭ ŝtonoĝintaj pro timo kaj amara malĝojo. Kiam Antun koncentriĝis, li ekkriis kunpreminte la pugnon:
-Ho, rusto, kanajlo! Vi ekkonos, kiu estas Antun Ŝabariĉ!
-Mia zorgo! - ekkriis la dentogrincanta Antonio.
-Diaj homoj, gardu vin de malbono! - eklamentis Jela.
-Li falegis sur la ŝoseon kvazaŭ sako, kiam mi frapis lin. Ankoraŭfoje mi renkontos lin! - diris Antonio minacante kaj svingante per sia fortika dekstra mano.
-Kiu falegis? - demandis la konfuzita Jela.
-Li, la juna; jes, kvazaŭ sako.
-Antonio, kion vi faris? - Jela svingis kaj klakis per siaj manoj, kaj daŭrigis suspirante: - Ho, povra mi! Kion ni povas kontraŭ ili! Fatala malĝojiga tago hodiaŭ trafis nin! Se almenaŭ mia Marko estus hejme; kio helpus nin? Malfeliĉo trafis nian hejmon! Ne, ne, nur Dio povas helpi al ni!
-Ĉu, ke tiu kanajlo tentu mian filinon! Prave vi faris, Antonio! Ja per fusilo mi pafus lin kiel rabian hundaĉon!
-Antun, ĉu vi Dion ne timas? Ja ankaŭ li estas baptita! Ni gardu nin de tiu familio surmonte, vi mem scias, ke jam la tuta Luĉica sufiĉe suferis pro ili. Malbone por ĉiu, kiu havas rilaton kun la maljuna Saletti! Kia patro, tia filo. Trankviliĝu, kara Antun, al Dio preĝu, por ke la malbona spirito ne devojigu vin. Ni devas ne peki, ĉar se Dio tuŝus lin perfingre, lia orgojlo... -Jela ne findiris, ĉar ŝia edzo interrompis ŝian parolon.
-Ne kriaĉu, edzino! Vi ne ekkonis la mondon! Se oni pekas pervorte, oni tamen ne vendis al diablo sian spiriton. Mi diris, ke mi mortpafus lin, sed tamen mi ankoraŭ ne pafis al li! Marija, filino mia, trankviliĝu, ne ploru! Jes, jes! Tiaj estas la sinjoroj! Ĉion tiuj friponoj forrabis, konfiskis, senhaŭtigis nin, kaj nun ili volas ankoraŭ profani nian sangon. Malbono, malbono por ni, ĉar ni ne estas mastroj en niaj domoj. Ili alvagis ĉi tien malsataj kaj ĉifonvestitaj, kaj nun ili estras super ni; por ili ŝvitas niaj povraj fosistoj, ĉion kio valoras en Luĉica ili forrabis trompe kaj ruze. Kion ni povas kontraŭ ili? Dio ne pagas ĉiusabate, kaj la imperiestro estas malproksime, li ne konas niajn suferojn!
-Ĉu justo ne ekzistas en la mondo? Antun, pri niaj turmentoj ni sciigos la sinjoron paroĥestron kaj Stipe-n, ili helpos al ni, ili diros kion fari - kapjesis Jela.
-Mia zorgo! - premdiris Antonio tradente.
-Viro, pripensu, kion vi parolas! - Jela riproĉis lin. -Vi estas povra orfo, kaj li eminenta sinjoro. Trankviliĝu, Antonio, vi ne povas helpi al ni. Alfredo invitos ĝendarmojn, ili katenigos vin kaj forpelos en kelkarceron.
-En karceron!... Ili forpelu! - Antonio aldonis malklare, kaj rigardante al Marija li paliĝis.
-Jes, en karceron, kie vi pereos pro malsato kaj malvarmo. Kaj vi, Marija, obeu vian patrinon; evitu la avidulon kaj fidu Dion. Ankaŭ lia patro estis tia, jes, la maljuna Saletti. Ĉar ili jam ĉion forrabis, almenaŭ nun ni povus vivi libere, sed jes, pro ilia petolemo ili faras ĉion ajn!
-Vi pravas, oldunjo! Tiaj vortoj taŭgas! Ho, friponoj! He ankaŭ ilin frapus la fina tempero! Ili rabis ĉion de ni. Se mi ne estus tiom peninta surmare, hodiaŭ mi ne havus e?ĉ sekan panpecon! - Antun permane frapis la tablon.
-Kaj nun, kiam mi pasas apud niaj vitlaŭboj, forprenitaj per la friponaĵo de Saletti, ankoraŭ nun min la koro doloras - plendis Jela.
-Atendu, ke mi diru! Mia mortinta patro prunteprenis de Saletti kvindek forintoj, jes, kvindek. Estiĝis plagaj jaroj, la ŝuldo kreskis kaj kreskis, mi ĵuras per mia animo, ke tiujn vitojn mi ne donus eĉ kontraŭ mil forintoj. Tiam mi estis juna, mi forestis de la hejmo. Jes, mi ne eraras, la patro ŝuldis tiujn kvindek forintoj dum kvin jaroj, kaj tiam li malbenis, Dio pardonu, kaj la advokatojn kaj la justecon. Sed kion povas fari la plej bona kaj la plej justa juĝisto kontraŭ tiaj kanajloj?
-Marija, trankviliĝu kaj obeu vian patrinon! - la maljunulino konsolis sian solan filinon, karesante ŝian frunton.
-Panjo, mi pli ŝatus renkonti diablon, ol lin.
-Jes, ido mia, evitu lin, kaj se li proksimiĝos al vi, nur silentu, ne respondadu al li. Marija, vi vidos, li lasos vin en paco. Forviŝu nun la larmojn, kaj ni kuŝiĝu. Kia utilo de lamentado? Multaj laboroj atendas la morgaŭon, ni fruiĝi devas.
Antonio ekstaris kaj enpoŝigis du hokfadenojn.
-Sed, kien vi? - Jela demandis lin.
-Kapti fiŝojn; morgaŭ estos vendredo.
Kiam Antonio surpaŝis la domsojlon, li dummomente atendis kaj rigardis al la malluma mallarĝa strateto. Li surhavis bluan tolan pantalonon kaj ruĝan flikitan ĉemizon. Lia dorso okupis preskaŭ la tutan spacon de la mallarĝa pordo. La lumo de olelumigilo faladis sur la malnovan, kelkloke truigitan pajlan ĉapelon de Antonio, sur lian fortikan nukon, sur la ĉifonitan vestaĵon kaj sur la firmajn nudajn piedojn.
La familio Ŝabariĉ samtempe spektis la grandajn ŝultrojn de Antonio. Sur la flikoj de la ĉemizo ankoraŭ troviĝis pecetoj de la sekaj lignoŝeloj defalintaj de sur la alportitaj brullignoj.
La nigra hararo, la pajla ĉapelo, kaj la ruĝa ĉemizo malaperis en la mallumo. La familianoj interrigardis sin. Jela suspekte balancis la kapon, konjektante grandan malfeliĉon.
Jam pasis ĉirkaŭ tri horoj post kiam la lastaj sunradioj malaperis de sur la ŝtonoza montaro de Velebit. La nokto estis malluma. La blua ĉielo ŝutiĝis per grandaj steloj. Sur malalta plata monteto, kiu kaŝas sin en la mallumo proksime de Luĉica, brilas vico da lumigitaj fenestroj de la granda domo. Antaŭ tiu ĉi sinjoreca domo sterniĝas vasta ebenaĵo, kiun enkadrigas muro homstature alta. Sub la muro kruta deklivo malleviĝas ĝis la montopiedo, ĉirkaŭ kiu kurbiĝas imperiestra ŝoseo. De la muro ĝis la ŝoseo mem, laŭ tiu krutejo, elkreskis densa kverka arbaro.
Malfrue en la nokto laŭ la ŝoseo iras malalta, fortika viro, singarde observante ĉirkaŭ si. Kvankam estis densa mallumo, tamen tiu viro ne paŝis meze de la blanka ŝoseo, sed laŭrande en plia mallumo sub la arbaro, kiu nigris super la ŝosea remparo kvazaŭ malluma bordo de iu insulo. Kiam la viro venis al loko kie li transsaltis la fosaĵon, li eniris la arbaron, grimpis tra pteridoj kaj arbedoj ĝis la muro sub la ebenaĵo, sur kiu en la trakvila nokto blankis la sinjoreca palaco.
La viro estis Antonio. Li ne foriris fiŝkapti, kiel li estis dirinta al la Ŝabariĉanoj antaŭ proksimume du horojn, sed li venis antaŭ la domon de Saletti.
Antonio apogis sin, starante sur trunko, per ambaŭ kubutoj kontraŭ la muron, kaj rigardis al la lumigitaj fenestroj. La kverkopintoj lante moviĝis pro la spiro de la nokta brizo. Inter la branĉoj susuris la foliaro. La okuloj de Antonio brilis en la mallumo sub dika kverka branĉo. La fenestroj estis malfermitaj. En la ĉambroj pendis orumitaj lumigiloj. La brizo ŝvebigis la blankajn altajn kurtenojn. La lumo el la ĉambroj disverŝis sin laŭ la arboverdaĵo. En unu ĉambro brue tintis kordoj, kiujn iu plukis. Kun la kordosono fandiĝis arĝenteca voĉo. Elvira Saletti kantis, sed ne kiel aliaj junulinoj en Luĉica, ne kiel maristaj filinoj. La voĉo aŭdiĝis jen pli silente, jen pli laŭte, tiam plorsingulte, suspire, kaj tiam, kvazaŭ ŝi kverus. Antonio aŭskultis kaj miris, li rememoris pri altsona gorĝo de Marija kaj pri ŝiaj kantetoj, kiujn li komprenis, kiuj tiom ĝuigis la koron. La kantado ĉesis. Sur la malfermita fenestro aperis iu blanka bildo. Virino. La virino venis al la fenestro pro - Antonio. Liaj pensoj svarmis, li plej ŝatus foriri, sed li ne devis, ne devis...
Ne sciante kion fari, kaj por forpeli iujn obskurajn pensojn, li komencis nombri la fenestrojn. Estis multaj. Surtere dekdu, meze granda pordo, supre ankaŭ dekdu, kaj ankoraŭ plus unu, dektri, jes dektri. Kaj super la granda dompordo troviĝis unu vitra, ke tie oni povas eliri el ĉambro. Por ne elfali la forĝistoj faris feran kradbarilon. - Granda domo estas tio - Antonio ekpensis - ankaŭ la episkopa en Triesto similas. - Kiam li rememoris pri Triesto, lia frunto malsereniĝis kaj ian spasmon li eksentis en sia koro...
Li ripete observis la domon. Sur la tegmento elstaris supren du vergoj. Ĝiaj pintoj brilis. Nun li opiniis, ke povus esti vero tio, kion la sonorigisto Fran rakontis pri tiuj vergoj. Oni certe trompis Fran-on dirinte al li, ke en ĉi tiujn palisojn batas la tondroj kaj ke per ili la fulmotondroj en la teron eniras!
Antonio estis pensanta, kiam el la domo elpuŝiĝis viro. Antonio deprenis sian ĉapelon, ke tiu viro ne rimarku lin en la malluma verdaĵo. La viro komencis promeni antaŭ la domo. Antonio kurbiĝis sub la muro. Nur la supra duono de lia granda kaj taŭza kapo elstaris. Liaj okuloj moviĝis malrapide traborantaj la mallumon kaj rigardsekvante la promenantan viron.
Iom poste aperis iu alia silueto iom for la domo.
-Kiu estas? - demandis la promenanto.
Antonio skuiĝis rekoninte la voĉon de Alfredo.
-Mi estas, sinjoro, mi, Lovro.
-Kie vi estis? Ts, silentu! Venu ĉi tien - alvokis lin la juna bienulo.
-Jen mi, sinjoro, kion vi ordonas? Mi trinkigis la ĉevalojn.
-Parolu pli mallaŭte! Mi devas ion diri al vi.
-Bonvolu, sinjoro! Vi scias, ke mi eĉ en la maron saltus pro vi! - ekflustris Lovro, dum io svingiĝis aere. Li estis depreninta sian ĉapelon.
-Venu ĉi tien, al la arbaro, for de la domo - diris Alfredo, ekirinte laŭ mallarĝa ebenaĵo al Antonio, kiu sin tuta kuntiriĝis.
-Kie estas Luko? - Alfredo demandis la kaleŝiston Lovron.
-Se vi ordonas, mi serĉos lin.
-Iru, sed singarde. Vi tuj venigu lin ĉi tien.
Kiam iom poste revenis Lovro kun Luko, la nobelo mallaŭte diris al ili:
-Aŭskultu, mi ŝercon ne konas! Ĉu mi povas konfidi al vi?
-Sinjoro!? - la servistoj elbuŝigis samtempe.
-Vi povas helpi al mi pri io...
-Kompreneble, ni povas - respondis la servistoj mirigitaj.
-Infanoj vi ne estas ankoraŭ, sufiĉe prudentaj vi estas, sed nur singarde! Mi ne dubas, ke vi sukcesos.
Lovro kaj Luko mansvingis, kvazaŭ dirante: Nia zorgo!
-Prenu, jen tion, kaj poste vi ricevos pli - promesis la nobelo mallaŭte, enpremante al ĉiu monbileton en la manojn.
La donacitoj ekrigardis unu la alian, palpis la paperojn, kiuj eksusuris en iliaj manoj, kaj metis ilin en siajn poŝojn.
-Nun vi aŭskultu min! Mallaŭte! Mi ne ŝatus, ke iu rimarku nin. Vi, do, estas pretaj plenumi ĉiun mian ordonon?
-Ni estas.
-Vi konas la triestan bastardon, kiu loĝiĝis en domo de iu maristo?
Antonio ektremis sub la muro. Lia vizaĝo ekflamis kun febra ardo, kunpreminte la dentojn kaj la pugnojn, li streĉis siajn orelojn por ne preterlasi eĉ unu vorton.
-Ni konas, li estas Antonio.
-Granda malbonulo li estas!
-Kanajlo! - blovdiris Lovro.
-Mortigi lin! - ekflustris Luko.
-Vi scias, ke li estas impertinenta kaj aroganta.
-Li ne volas depreni ĉapelon antaŭ vi - diris Lovro.
-Vi rakontis al ni, ke li iutage minacis al vi per pugno, sen kaŭzo - ekparolis Luko.
-Jes, tiel estis! Sed aŭskultu! Hodiaŭ krepuske mi renkontis tiun junulinon kaj lin sur la ŝoseo. Kiam mi persvadis la junulinon, li atakis min, kaj batinte min al la brusto, li faligis min.
-Malbonulo! Li batis vin embuske! - diris Lovro.
-Jes, neatendite. Ĉu vi scias nun, kial mi alvokis vin?
Luko kaj Lovro timidaj ekrigardis unu la alian.
-Vi devas kaŝobservi lin, kaj kiam okazo oportunos, ataku, finbatu lin ĝis la sankta oleo (ĝismorte). Atentu, ke neniu vidu vin. Ts! Aŭskultu! Plejbone estus... - proponis Alfredo, etendinte rapide la manon en la mallumon anstataŭ fini siajn vortojn.
La servistoj ektimis, komprenante la signon.
-Jes, per tranĉilo, se vi renkontos lin sola ie. Luko vi timas?
Mi ne timas, sinjoro, sed kie trovi lin? - ŝanceliĝe respondis la servisto.
-Serĉu lin ie ĉemare. Do, kiel mi diris, unue tranĉilon en la koron, kaj tiam lin kun kelkaj ŝtonoj en sakon, kaj "plonĝ" en la maron - instruis ilin la nobelo.
-Luko, kion vi opinias? - timide diris Lovro.
-Vi estas perfiduloj! Ĉu vi faros aŭ ne? Mi ripetas al vi, ke tiu hundaĉo devas morti! Nur singarde, neniu interesiĝos pri li; ja vi scias, ke li estas bastardo.
-Malfacila afero, jes, malfacila! - kapbalancis Luko.
-Ne frenezu! Nenia danĝero por vi. Oni iun tagon diros, ke li malaperis. La popolaĉo divenados, kio okazis kun li, sed kvin tagojn poste, kiu plu pensos pri li?
-Peza tasko! Jes, jes, ankaŭ nia haŭto iom valoras - Luko komencis marĉandi.
-La sinjoro estas bona, li mem bone scias, ke oni per pendumiloj povus premii nin! - Lovro daŭrigis la opinion de Luko.
-Cent forintojn mi jam donis al ĉiu, ankoraŭ tiom, eble eĉ pli, vi poste ricevos.
-Mi akceptas! - ekflustris Lovro.
-Ankaŭ mi! - decidis Luko.
-Bone, nun mi vidas, ke vi estas homoj! Sed ankoraŭ pli mi laborigos vin. Ĉu vi konas la filinon de la maristo Ŝabariĉ?
-Belega estaĵo! - la servistoj elbuŝigis dampite.
-Al mi plaĉas tiu junulino, ŝi ĉiel devas...
-Mi komprenas - diris Luko - sed kiel, kie?
-Vi observu kien sola ŝi iras. Pridemandu.
-Tio estas pli facila ol la unua - respondis Luko skuante la ŝultrojn.
-Atentu, ke oni ne elflaru viajn intencojn. Mi restos hejme tutajn tri monatojn; sufiĉan tempon vi havas.
-Ni faros laŭ via deziro. He, viaj muskoloj estas tenacaj, sed se necese, ni ligos ŝin - sufloris Luko.
Antonio skuiĝis, kvazaŭ iu surtretis lian koron.
-Kion, se oni ekscios! Se la junulino akuzus nin? - suspektis Lovro.
-Ne frenezu! Ne estas ŝi tiom stulta! Kredu, ŝi silentos - asertis Alfredo.
-Kiu tion povus scii! Ja kie oni povas renkonti ŝin sola? - Lovro balancis la kapon.
-Sufiĉaj lokoj ekzistas! En la monto, apud la maro, aŭ ie alie - Luko svingis per la mano.
-Silentu! Nun sufiĉe! Ne perdu la tempon. Se iu el vi eĉ unu vorton elsiblus, mi mortpafos lin! - minacis nobelo al ili.
-Estos laŭ via deziro - Luko promesis al li.
-Nun foriĝu de mi, ĉiu laŭ sia vojo. Se vi sciiĝos pri io, vi tuj anoncu al mi.
Iom poste Antonio aŭdis la malproksimiĝantajn paŝbatojn, kiuj grincetis sur la sablo, per kiu estis surŝutitaj la vojetoj sur la ebenejeto antaŭ la domo. Antonio leviĝis malrapide kaj ekrigardis en la mallumon. Ĉimomente Alfredo eniris la domon. La okuloj de la bastardo ŝutis fajron en la malluman nokton. En lia koro la sango ekbrulis, en lia tuta korpo ĝi ŝanceliĝis kaj ĉiuj liaj vejnoj pufiĝis, la naztruoj vibris larĝiĝante, liaj dentoj grincetis pro doloro kaj furiozo, la lipoj kuntiriĝis. Lia fereca mano eligis mallongan maristan tranĉilon el la zono, kaj la akra pinto de tiu ĉi tranĉilo ektremis en la spasme kunpremita pugno kaj pale ekbrilis en la nokta mallumo sub la muro...
Antonio remetis la tranĉilon al la zono, apogis sin kontraŭ la muron kaj direktis siajn rigardojn al unu fenestro de la domo de Saletti. En lia kapo bruis la sango. Rigardante tiun domon, liajn pensojn eksieĝis ideo bruligi ĝin, sed rememorinte pri Marko, pri la frato de Marija... li amare ekridis.
Antonio direktis siajn okulojn al la sama fenestro. En la domo brulis eĉ ne unu kandelo. Subite sur la fenestro ekflirtis io blanka. Antonio surgrimpis la muron kaj ekkuris laŭ la ebenejo al la domo, sub la fenestron.
En la densa nokta mallumo ekblankis ies manoj kaj vizaĝo en la fenestro. La manoj moviĝis, kaj apud la dommuro malleviĝis blanka letero, per fadeno ligita. Antonio haste ĝin malligis, kaj tiam ligis sur la saman fadenon alian leteron, kiun li elprenis el sia brusto. Elbuŝiginte neniun vorton, li ekrapidis laŭ la plataĵo, ensaltis en la arbaron kaj malleviĝis laŭ la krutaĵo, sur la ŝoseon. Kiam li post kelka tempo alproksimiĝis al la urbeto Luĉica, li ĉirkaŭiris ĝin, kaj veninte super la maron, sur la randon mem de la grandaj rokoj, li kuŝiĝis surventre teren. Apoginte la kapon per la brakoj, li mute enrigardis al la fronto de la domo de Marija kiu nigris antaŭ li iom for de la maro...
La nokto estas varma, la aero filtrita per la marodoro. La maro verŝadis sin obtuze trans la obskuraj rifoj kaj tra la teruraj kavernoj sub la koroditaj klifegoj. Antonio entiris sin inter du ŝtonojn, kie troviĝis iom pli mola tero, etendis sin kaj ekdormis profunde.
Sur la griza oriento ekflamis plena luno. La granda bulo, ĉirkaŭita de nebulo, pli sangokolora ol ora, leviĝis el malantaŭ Velebit. Leviĝinte je du lancoj sur la ĉielo, ĝi surverŝis la korpon de Antonio per sia brilo. Lia larĝa dorso lante leviĝis kaj malleviĝis. La lunlumo rampis laŭ lia krispa nigra hararo, de sur kiu defalis la pajla ĉapelo, laŭ la plenforma etendita korpo kaj laŭ la vejnoplenaj kaj nudaj piedoj. Lia kapo malleviĝis sur la ruĝetan teron, kiun li premis per unu vango. Li dormis kvazaŭ murdita; vidinte la ruĝetan kaj suplan teron trempitan per likva lunlumo, antaŭ lia vizaĝo, kiu treege bruniĝis, oni ekpensus, ke ĝi eligis sangon.
IV
Impona estas la orienta bordo de Istra. La alta montara ĉeno leviĝas el la blua maro, en kiu ĝi spegulas sin, ondante per siaj kalvaj kapoj, laŭlonge de Preluka kaj gaja Volosko ĝis la tenebra urbeto Plomin. Laŭ la krutejo de la montarĉeno disvolviĝis kaj viciĝis multe da rokoj kaj montetoj. La glata imperiestra ŝoseo trenas sin jen apud la maro mem, kaj jen ĝi levas sin super la ravinojn, sub kiuj ĝi ne povus pasi, sen elĉizi la pasejon tra duraj rokoj. Tiu ĉi ŝoseo tuŝanta plurajn urbetojn kaj vilaĝojn, alserpentumis ankaŭ al Luĉica. Antaŭ Luĉica ĝi larĝiĝis, kaj tiel en Luĉica ĝi estigis ĉefan placon. Se oni rigardas suden, ankaŭ tie la sama ŝoseo blankas precipe ĉe la kurbejoj apud la montoj, tiam ĝi malaperas en la ravinojn de la riveretoj. Ĝi kondukas ĝis Jelenŝĉica nur kurbiĝante.
La paroĥo de Luĉica konsistas el pluraj malgrandaj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj domoj unuopaj, soldomoj. La loĝantoj de tiuj gajaj vilaĝetoj vizitadas al la urbo Luĉica nur dimanĉe kaj festotage, por preĝi al bona Dio, por aŭdi antaŭ la urbestra domo pri deziroj kaj ordonoj de altranga sinjoraro de diversaj kompetentecoj, kaj fine por ion aĉeti en la butiko de la negocisto Stipe.
En Luĉica estas du pastroj: la paroĥestro kaj ankoraŭ unu maljuna. Tiu kvankam emerito kaj oldaĝa, tamen ĉiudimanĉe servas la malgrandan meson frumatene. La paroĥestro servas la grandan kantatan meson kun prediko. Al tiu okazo kutimis eksonori jam je la naŭa horo, kaj finsonori nur je la deka. Unue ekklakas la malgranda sonorilo, kiu ĉeflanke fendiĝis. Ĝia sono estas malagrabla; kvazaŭ el rompita poto. La luĉicanoj ofte interparolas pri tiu sonorilo, kaj ĉiam ripete venas al konkludo, ke ĝi ankoraŭ taŭgas por Luĉica. Post la malgranda sonorilo, eksonas la meza. La sono de ĉi tiu sonorilo ŝajnas al la luĉicanoj tre malgaja, probable pro tio, ĉar ĝi estas funebra sonorilo, kiu ofte anoncas, ke iu el ili ekiris longan vojon.
La maljuna Fran penige sonoris, kaj kiam infanoj alkuris antaŭ la turon kriante: "Fran, la sinjoro paroĥestro jam estas en sakristio!", li prenis ambaŭ ŝnurojn, de la granda kaj la malgranda sonorilo kune, kaj tirante ĉiujn tri sonorilojn samtempe, li avertis la popolon rapidi en la preĝejon.
Iun dimanĉon sonoris la meza sonorilo. La suno jam suprensaltis alten. Ega varmego ŝoviĝis en la golfon de Kvarner. Sufoka aero vibris super la griza ŝtonaro kaj ŝtonbaraĵoj, super la arbaretoj kaj super la flaviĝinta herbaro. Sur la ĉielo vidiĝis eĉ ne unu nubfloketo, nur super la suda horizonto leviĝis super la maro longaj helaj nebuloj kvazaŭ tuloj. La maro estis blanka. Meze de la golfo, en la larĝa fluo, rebrilis suna oro, kaj ene de tiu ĉi oro rampis, svarmis juveloj.
Laŭ la ŝoseo, kondukanta al Luĉica, de la sudo kaj la nordo, homamaso rapidis al la granda meso. La homoj iris ope. Sur iu montdeklivo videblas dekon, iom fore eniras la valeton kvino, kaj sur alia monteto aperas denove kelkaj aroj. Ekzistas ankaŭ unuopuloj, tiuj estas kurbiĝintaj maljunulinoj, kiujn la pli junaj atingis, salutis kaj postlasis. Laŭ la ŝoseo blankis la ĉemizmanikoj de gajaj vilaĝaninoj. Buntkolorajn silkajn kaptukojn ili surmetis super siaj ruĝecaj kaj sanaspektaj vizaĝoj por ŝirmi sin de la suno. La knabinoj ne iras solaj; kune enmiksiĝis junaj maristoj. Ili devestis siajn jakojn kaj transmetis ilin surŝultren. La ĉapelojn ili ŝovis nuken. Ŝercante kaj koleretigante la knabinojn, ili viŝis ŝviton de sur siaj vizaĝoj per blankaj tukoj, kiujn ili tenis en siaj manoj tuttempe. La knabinoj de tempo al tempo ekridis, revenĝante sammaniere, riproĉante la petolemajn maristojn, ili koleretis pro ili, ne pro la diroj, sed se iu pinĉus ĉe plenforma kubuto, no nur tiam, se ili eksentus doloron ĉe la freŝa kaj sana karno pinĉita.
Tiu tuta popolo estas gaja, senzorga kaj kontenta. Ja kial ne esti tia! Ili dum tiuj ses pasintaj labortagoj sufiĉe penis kaj ŝvitis, kaj hodiaŭ ili iom ripozos, iom kantos en la preĝejo, ili aŭskultos la predikon de la sinjoro paroĥestro, kiu estas vera patro al ĉiu, ĉiuj lin estimas kaj amas, kiu multfoje ĝislarme kortuŝis ilin, kiu predikas tiel bele kaj kore, jes, tiel bele, kiel neniu pastro, nek en Jelenŝĉica, nek en Lovran, nek en Plomin. Nur posttagmeze, post la beno! La bonaj virinoj eksidos en ombron antaŭ la domo de najbarino, ili interparolos pri rikolto, pri vino, pri enamiĝintaj gefianĉoj, pri iu malsana baptanino, pri iu reveninta maristo, ili pridemandos ankaŭ, pri kio leterskribas la soldatoj de sur la imperiestraj ŝipoj kaj pri centoj da aliaj aferoj. Dum krepuskobeata freŝeco, kiam la freŝaj ombroj surkovras la kvietan diecan maron, juna maristo surmetas sian jakon ŝultren, li plukas bukedeton da fratina bazilio, kaj ekiras kantante en foran vilaĝeton al sia karulino, kiu atendos lin ĝoja kun rideto, ne povante sufiĉe ĝui rigardante lian junan kaj altan staturon vestitan en puraj festovestaĵoj. Li, por montri sian horloĝon je arĝenta ĉeneto, elpoŝigos ĝin kaj diros al sia amata trezoro, ke jam estas malfrue, ke baldaŭ li devas hejmen iri. Sed ankaŭ pasintfoje li diris la samon, tamen jam duonnokto pasis, kiam li surpremis lastan kison al la ardaj kaj ruĝaj lipoj de sia trezoro...
Ankoraŭ sonoras la meza sonorilo... La homoj rigardadas la sunon kaj diras: "Franina baldaŭ finsonoros! Ho, kiel varme estos en la preĝejo! Ĉio, ĉio finbrulos sub tia suno!"
La fajna polvo sur la blanka ŝoseo estas kvazaŭ ardigita; la polvita ruĝa papavo en la fosaĵo apud la ŝoseo fleksiĝas pro la terura varmego, la ora spikaro tute ne luliĝas. Ne ekzistas laŭbo, krom malsolida ombro de malofta olivarbo, kiu tuberoriĉa kreskas sub la muro de la ŝoseo. La homoj tra palpebroj rigardadas al la maro tra la ebeno de la tremetanta lumo, kompatante la ŝipetojn, kiuj rigidiĝis en la blanka kvieto. Iliaj veloj pendas senmove kaj splene respeguliĝante precize sub la nigra renversita trunko.
Franina ankoraŭ ne prenis la ŝnuron de la granda sonorilo, sed la homoj jam rapidas kaj rapidas. Ju pli proksime al la urbeto, des pli la aroj de la homoj pligrandiĝas kaj kunfandiĝas. La malhela Luĉica jen montriĝas kaj jen ripete kaŝiĝas malantaŭ la monteto, kiam ili malaperas en la valeton, kie malsupren fluas profunda rivereto al la maro. La fluejo estas seka, la ruĝa tero en ĝi fendetiĝis pro la varmego. Ne ekzistas akvo eĉ por palumbo. Oni ripete eltordas sin sur la deklivon de la monto, kaj jen urbeto staranta antaŭ ili. Ŝajnas, ke la kampanilo balanciĝas tra la vibranta aero. Sur la muregoj, detruiĝantaj, verdas maljuna hedero, la ora kruco sur la preĝejo gaje rebrilas. La domo de Stipe blankas, la vitroj de ĝiaj fenestroj flamas de sunradioj.
Kiam la homoj proksimiĝis al la urbeto, la knabinoj haltis iomete ĉe iu vojkurbiĝo. Ĉi tie ili malligis bluan grandan tukon, kiun ili portis enmane, kaj sub la suno ekbrilis malgrandaj ŝuetoj, kiuj difektiĝus dum longa vojo. Tiam ili iom malligas siajn opankojn, kaj dum ili surpiedigas siajn ŝuetojn, iuj pli kuraĝaj maristoj turniĝus, se ili ne hontus pro ĉeesto de pliaĝulo, jes, ili turniĝus por admiri blankan ŝtrumpon kaj eĉ pli plenforman kruron.
Kiam ĉiuj aroj proksimiĝis al Luĉica, atingis ilin laste belstatura ĉarma junulo. Lia vizaĝo estis ruĝa kaj ŝvitanta, kaj el liaj okuloj ardis ĝojo, rigardante la gajan kaj allogan amason.
-Bonan matenon, homoj! - salutis la junulo.
-Halo, Mato! Bonan matenon! Kiel estas? - ĝojkriis tenaca junulo kun brulanta vizaĝo.
-Varme, mi fandiĝos.
-Supozeble vi havas gravan aferon en Luĉica, aŭ vi iun plezure vizitas, ĉar vi ekiris el Jelenŝĉica dum tia varmego - pikis lin iu gaja knabino.
-He, kiu scius! Eble ambaŭ aferoj! - svingis Mato senzorge.
-Nenio stranga! - ĝojkriis iu maristo.
- Estu gajaj, kaj ni ŝercu ankaŭ venontjare! - rediris Mato.
-Ja, pro animo mia, ne ekzistas pli bela en Jelenŝĉica! Jes, jes, ŝi estas bela kaj ĉarma, sed tio ne estas la plej grava! Ŝi estas bona, laborema kaj kvieta, kaj tio plej gravas ĉe virino, kiu onidire povas alĝustigi eĉ plej malĝentilan krudulon - filozofiis iu maljuna maristo, kies profundaj haŭtsulkoj etendiĝis laŭ lia frunto, kaj kuniĝis ĉe la mezo super la tuberoida nazo.
-Ankaŭ ŝia patrino! Ne ekzistis pli bela junulino ol ŝi! Jes, jes, pomo ne falas for de sia pomujo. Ho, multon pekus tiu, kiu ion malbonan dirus kontraŭ Jela Ŝabariĉ! Ne ekzistas pli honesta virino en Luĉica ol ŝi estas. Jes, jes, neniam aŭdiĝis, ke la najbarinoj blasfemus ŝin. Ŝi ne estas babilema muelilo por senĉese klakadi antaŭ alies sojlo! - elspiris iu maljunulino, frotante sian vizaĝon, plenan kun profundaj sulkoj, per sia magra mandorso, je kiu pendis rozario.
-Ĉu vi, Mato, scias, ke hieraŭ venis la frato de Marija el Vieno? - demandis lin iu maristo.
-Ja, kiel, mi sciu, mi nur hodiaŭ matene venis el Rijeka.
-Ho, pro hundopiedo, kiel ĉarma junulo! Vere ni ĉiuj multe bedaŭras, ke li ne estiĝos sacerdoto. Ni havus junan paroĥestron. Sed sciu, mi ne dirus, ke la nuna paroĥestro ne estas la vera anstataŭanto de Dio en la preĝejo kaj ekster ĝi. Nu, kion ni povas, li jam sufiĉan neĝon posedas ĉi tie - diras maljuna maristo, malkovrinte sian kalvan kapon kaj montrante ĝin kvazaŭ la lunlumon briligus la nuna suno.
-Jes, bona, bona homo estas nia paroĥestro, sed ankaŭ la nia, nu, kiel diri? Jes ankaŭ la nia estas bona paŝtisto, sed ŝajnas al mi, kion mi scias? Jes, mi dirus tamen, ke li tro foriĝas de la popolo; jes, tiel, tiel! Jes, mi dirus ke tio ne estas bone! La pastro estu pastro nur en la preĝejo, sed ekster ĝi li estu ankaŭ simpla homo, simile al ni ĉiuj. Li vivas kune kun ni, li konas ĉiujn niajn zorgojn, kaj, kredu al mi, li povus multfoje helpi al ni. Ho juna mi estas, sed mi rimarkas, ke malbonaj tempoj ekestis - kapjesis Mato.
-Prave vi parolas! Tia diro estas ĝusta! La pastroj kiuj konstante gapas en librojn, tiuj nur taŭgas, mia Mato, por grandaj urboj, sed por ni taŭgus iu kiu komprenas nin. La episkopo devus sendi al ni paroĥestron, filon de fosisto! - asertis iu maljuna maristo, frapante per la mandorso de la dekstra al la polmo de la maldekstra mano.
-Ĉu vi, Mato, ĵaŭdon posttagmeze veturis sub niaj klifoj al Rijeka? - demandis juna maristo.
-Jes; ho ve, sufiĉe ni remis tiutage! Neniu bloveto de ia ajn vento!
-Ĉu la boato bone navigatas? Ĝi estas pli bela ol la antaŭa - aldiris la maristo.
-Ĝi glitas kvazaŭ per sebo ŝmirita - fieris Mato.
-Ĉu vi ankoraŭ kelkfoje rememoras pri la akcidento, kiu trafis vin la pasintan vintron? - demandis lin iu junulino rigardant lian ĉarman vizaĝon.
-Kia utilo estus de tio? Pli konvenas forgesi tiajn malagrablaĵojn! - diris Mato kaj svingis permane.
-Certe vi nun pli atentas; ĉu vi ne timas maron? - redemandis la junulino.
-Kial timi! Oni ne dronas ĉiutage!
Mato estis diranta tion, dum Fran prenis ĉiujn tri ŝnurojn.
-Sinjoro paroĥestro jam estas en la sakristio; ĝustatempe ni alvenis - diris iu maristo.
Post momento ili iris en la urbeton. Mato ekiris tra la malgrandaj sratetoj, kaj li alpaŝis sur la sojlon de la domo de Ŝabariĉ. Tie li haltis kaj ĵetis sian rigardon al la kuirejo. Neniu ekzistis ene. Sur la fajrejo bolis en kelkaj potoj. La kato sternis sin meze de la planko, sur granda orkolora makulo, kiu falis en la kuirejon tra la malfermita fenestro. En la kuirejo estis ĉio pura kaj ordigita, kvazaŭ la Ŝabariĉanoj iun atendus.
-He,homoj! Ĉu neniu estas en la domo? - ekkriis Mato.
La junulo eniris en la kuirejon, kaj kiam post ioma atendo neniu respondis al li, li denove kuraĝe ekkriis:
-Homoj, Dio donu sanon! He, ĉu vi ĉiuj foriris en la preĝejon?
En la ĉambro iu moviĝis, la pordo malrapide malfermiĝis, kaj la ĉarma Marija, vestita festotage, pudore elflustris:
-Ho, Mato!
Kaŝrigardante al liaj nigraj okuloj, ŝi ekridetis paradize, kaj ruĝiĝinte ŝi mallevis sian belegan kapon.
-Bonan matenon, Marija!
-Feliĉodona ĝi estiĝu!
-Ĉu la viaj estas en la preĝejo? Kiel vi fartas, karulino? - demandis Mato, okupita rigardante ŝian beatan vizaĝon.
-Ho, ne estas malbone, ne! Jes, mi estas sola; ĵus la niaj foriris al la diservo. Mi jam estis ĉe la frua meso ĉi matene.
-Ankaŭ mi same en Jelenŝĉica. Ho, kia varmego! Mi, ja, rostiĝis dumvoje!
-Formetu vian jakon, eniru en la ĉambron - proponis la knabino.
Mato obeis. Li forĵetis sian jakon kaj la ĉapelon sur la liton kaj eksidis ĉe la fenestro.
-Ĉu vi scias, ke mia frato alvenis hieraŭ?
-Tion la homoj dumvoje diris al mi. Ho, mi ĝuste ŝat